Libano kritikas Usonon pri negativa influo de retiro el irana nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2018-07-17 14:26:03     Redaktoro:Yu

Libana prezidento Michel Aoun diris lunde, ke la retiro de Usono el la irana nuklea interkonsento havos negativan influon sur la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Deklaro publikigita de la libana prezidentejo diris, ke Aoun faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun irana vicministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Jaberi Ansari, speciala sendito de irana prezidento. Aoun diris, ke la irana nuklea interkonsento estas bazŝtono por la regiona stabileco, kaj la retiro de Usono el la nuklea interkonsento havos negativan influon sur la sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin