Novaĵoj (Julio 18)

(GMT+08:00) 2018-07-18 17:03:05     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio publikigis blankan libron pri ekologia progreso sur Qinghai-Tibeta Altebenaĵo; amaskomunikiloj de BRICS-landoj kunvenos en Sud-Afriko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio publikigis blankan libron pri ekologia progreso pri la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kiu estas grava ŝirmilo de ekologia sekureco en Ĉinio kaj Azio, kaj fokuso de la lando por antaŭenigo de ekologia progreso.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, kaj titolita "Ekologia progreso sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo", diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro prenis ekologian protekton kiel la plej alta prioritaton kaj rigardas protekton de la altebenaĵo kiel gravan taskon por la ekzistado kaj disvolviĝo de Ĉinio.

Nun ĉi-rilata sistemo estas laŭgrade plibonigita sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kun solidaj atingoj en plibonigo de ekologia protekto kaj medikvalito. Stabila kresko estis atestita en la loka verda industrio kun sistemo de teknologia subteno en la loko, kaj ekologia kulturo formiĝas por montri la ekzemplan rolon de la altebenaĵo en ekologia disvolviĝo.

La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, troviĝanta en sudokcidenta Ĉinio, kovras la tutan Tibetan Aŭtonoman Regionon kaj Qinghai-provincon, krom partoj de Sichuan, Yunnan, Gansu kaj Xinjiang. Ĝi okupas ĉirkaŭ 2,6 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj la plejparto de ĝi kuŝas je la altitudo de pli ol 4,000 metroj.

Marde en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano.

Wang diris, ke sano estas grava enhavo de tutmonda administrado kaj disvolvaj strategioj de diversaj landoj. Ĉinio volas kunligi la proponojn pri Sana Sikvojo de la iniciato Zono kaj Vojo, Sanan Afrikon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kaj la konstruadon de modere prospera socio de Ĉinio en ĉiuj aspektoj kun la strategia plano de la Monda Organizo pri Sano en la venontaj 5 jaroj, por subteni disvolviĝon de la tutmonda afero pri sano, kaj profitigi posteulojn.

Tedros konsentis kun Wang kaj dankis Ĉinion pro ĝia ĉiama subteno al la tutmonda afero pri sano. Li diris, ke la Monda Organizo pri Sano aktive partoprenos en la konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo.

La 3a Altnivela Forumo de Amaskomunikiloj de BRICS-landoj okazos de la 18a ĝis la 19a de julio en Kaburbo, Sud-Afriko.

La forumon kunorganizas la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua kaj la sendependa amaskomunikila grupo de Sud-Afriko kunlabore kun ĉefaj amaskomunikiloj de Brazilo, Rusio kaj Hindio. Estroj de amaskomunikiloj el BRICS-landoj diskutos ĉirkaŭ la temo Plifortigo de Rakontado de BRICS-landoj – Rolo kaj Respondeco de Amaskomunikiloj kaj interŝanĝos opiniojn pri kunlaboro inter BRICS-landaj amaskomunikilkoj.

Japna ĉefministro Shinzo Abe marde renkontiĝis kun reprezentantoj de ĉi-jaraj kaj antaŭaj "junaj ambasadoroj" el Ĉinio kaj Japanio. Li esperis, ke la "junaj ambasadoroj" starigos amikecon dum interŝanĝoj kaj ludos sian rolon en profundigo de interkompreno inter la du landoj.

Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato pri Paco kaj Amikeco kaj ankaŭ la 10an datrevenon de la interŝanĝo de "junaj ambasadoroj". Multaj homoj, kiuj servis kiel "junaj ambasadoroj", ĉi-foje denove renkontiĝis en Tokio. Abe diris, ke ankaŭ junulaj interŝanĝoj estas tre gravaj krom tiuj inter registaroj, ĉar junuloj surŝultrigas la estontecon de japana-ĉina amikeco. Li esperis, ke tiuj junuloj konstruos ponton de japana-ĉina amikeco en diversaj kampoj.

La ĉina ambasadorejo en Japanio tiutage okazigis akceptkunvenon por memorfesti la 10an datrevenon de la interŝanĝo de "junaj ambasadoroj". Ĉina ambasadoro al Japanio Cheng Yonghua diris, ke interŝanĝoj inter ĉinaj kaj japanaj junuloj estas gravaj enhavoj de ĉina-japanaj rilatoj.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke li ne nuligos la nunajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj ke ne estas limtempo por la usona dialogo kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Dum renkontiĝo kun membroj de la Kongreso en la Blanka Domo, Trump malakceptis la eblecon nuligi usonajn sankciojn kontraŭ Rusio malgraŭ sia lastatempa renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin en Helsinko.

Prezidanto de la Financa Komitato de la Usona Senato, Orrin Hatch, marde urĝis la registaron de Trump ŝanĝi sian tutmondan politikon pri tarifoj, kiu vundas usonajn negocojn kaj konsumantojn, kaj turni sin al intertraktado kun komercaj partneroj.

Oficialulo de la Unuiĝintaj Nacioj marde urĝis membroŝtatojn subteni la humanitaran reagon kaj revigligon de Okcident-Afriko kaj la regiono Sahel.

Mohamed Ibn Chambas, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN por Okcident-Afriko kaj Sahel, faris la rimarkojn dum raportado al la Sekureca Konsilio pri la lastatempaj agadoj de la Oficejo de la UN pri Okcident-Afriko kaj Sahel.

Chambas urĝis membroŝtatojn subteni la humanitaran reagon kaj revigligon de la regiono, dirante, ke perforto inter terkulturistoj kaj paŝtistoj fariĝas pli kaj pli grava sekureca minaco kaj riskas transformiĝon en la terorismajn atakojn, kiuj difinas la sekurecan situacion. Li emfazis, ke ajna milita reago al tiuj sekurecaj defioj devas esti egaligita per la efektivigo de ampleksaj strategioj, kiuj ligas sekurecon kaj humanitarajn intervenojn kun disvolviĝo kaj homaj rajtoj.

La sud-korea Ministerio pri Defendo diris marde, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) komplete remalfermis militan telefonlineon en la okcidenta regiono, permesante al la militaj aŭtoritatoj de la du flankoj komunikiĝi per telefonvoko kaj fakso.

La ministerio diris en gazetara deklaro, ke la telefonlineo estis tute remalfermita lunde, kio markas la unuan restarigon en proksimume 29 monatoj, de post kiam ĝi estis tranĉita sekve de la fermiĝo de la industria komplekso Kaesong en la 11a de februaro 2016.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin