Oficialulo de UN urĝas liveri humanitaran helpon al Okcident-Afriko

(GMT+08:00) 2018-07-18 11:16:53     Redaktoro:Yu

Oficialulo de la Unuiĝintaj Nacioj marde urĝis membroŝtatojn subteni la humanitaran reagon kaj revigligon de Okcident-Afriko kaj la regiono Sahel.

Mohamed Ibn Chambas, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN por Okcident-Afriko kaj Sahel, faris la rimarkojn dum raportado al la Sekureca Konsilio pri la lastatempaj agadoj de la Oficejo de la UN pri Okcident-Afriko kaj Sahel.

Chambas urĝis membroŝtatojn subteni la humanitaran reagon kaj revigligon de la regiono, dirante, ke perforto inter terkulturistoj kaj paŝtistoj fariĝas pli kaj pli grava sekureca minaco kaj riskas transformiĝon en la terorismajn atakojn, kiuj difinas la sekurecan situacion.

Li emfazis, ke ajna milita reago al tiuj sekurecaj defioj devas esti egaligita per la efektivigo de ampleksaj strategioj, kiuj ligas sekurecon kaj humanitarajn intervenojn kun disvolviĝo kaj homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin