Novaĵoj (Julio 19)

(GMT+08:00) 2018-07-19 17:31:32     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉina prezidanto ekiris por mez-orienta kaj afrikaj vizitoj; Inaŭguriĝis la 3a Amaskomunikila Forumo de BRICS-landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino ĵaŭde por ŝtataj vizitoj al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Senegalo, Ruando, Sud-Afriko, kaj la 10a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo.

Xi faros ankaŭ amikan viziton al Maŭricio dum la paŭzo sur sia revena vojo al Pekino. Xi faros la ŝtatajn vizitojn laŭ la invito de prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Sheikh Khalifa bin Zayed Al Nahyan, senegala prezidento Macky Sall, ruanda prezidento Paul Kagame kaj sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa. Li ĉeestos la pintkunvenon de BRICS-landoj laŭ la invito de prezidento Ramafosa.

Ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni ĵaŭde okaze de la 60a datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 60 jaroj, la popoloj de Ĉinio kaj Kamboĝo ĉiam subtenis kaj helpis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj forĝis profundan amikecon. Li akcentis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Kamboĝo kaj esperas, ke la du flankoj kune laboros por daŭrigi amikecon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron, forĝi ĉina-kamboĝan komunumon de komuna estonteco kun strategia signifo, kaj realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon.

Sihamoni diris en la mesaĝo, ke la kamboĝa-ĉina amikeco eltenis provon de la tempo kaj estis altigita al ampleksa strategia partnereco. Li aldonis, ke Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo ludas pli kaj pli gravan rolon en la mondo kaj alportas efektivajn profitojn al ĉiuj landoj, inkluzive de Kamboĝo.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang interŝanĝis mesaĝojn kun sia kamboĝa paralelulo Samdech Hun Sen por festi la 60-jaran jubileon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Merkrede en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun estro de la malajzia konsilio de veteranaj ŝtatistoj Tun Daim Zainuddin, speciala sendito de malajzia ĉefministro.

Daim transodnis al Li leteron de ĉefministro Mahathir bin Mohamad. En la letero Mahathir diris, ke la nova malajzia registaro sin dediĉos plu al amikeco kun Ĉinio, volas antaŭenpuŝi plifortigon de la duflanka ampleksa strategia partnereco, bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Malajzio, kaj estas tre kontenta pri perspektivo de la duflankaj rilatoj.

La ĉina ĉefministro vokis la du flankojn kunordigi disvolvajn strategiojn, antaŭenigi grandajn projektojn de kunlaboro en industria komplekso, marborda industria parko kaj trafika infrastrukturo kaj vastigi interpopolajn interŝanĝojn, por pli multe profitigi la du popolojn.

Reprezentantoj de amaskomunikilaj organizoj el BRICS-landoj kolektiĝis merkrede en Kaburbo, Sud-Afriko, por diskuti kunlaboron en la Amaskomunikila Forumo de BRICS-landoj.

La 3a Amaskomunikila Forumo de BRICS-landoj okazas sub la temo "Amaskomunikila Kunlaboro de BRICS-landoj – Konstruado de Inkluziva kaj Justa Ordo de la Mondo". Ŝlosilaj temoj, kiuj estas diskutataj en la forumo, inkluvizas rolon kaj respondecon de mediatoj en plifortigo de la rakontado de BRICS-landoj kaj rimedojn por plifortigo de kunlaboro de novaj mediatoj. Entute 48 amaskomunikilaj organizoj el kvin BRICS-landoj - Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, kaj kelkaj afrikaj landoj, inkluzive de Namibio, Zimbabvo kaj Ganao, partoprenas en la forumo.

Ĉina komerca oficialulo merkrede faris rimarkojn responde al apelacio de Usono al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) rilate la ĉinajn kontraŭrimedojn al la usona esploro de la sekcio 232 pri importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj.

Oficialulo de la Ministerio pri Komerco diris en deklaro, ke la ĉinaj rimedoj estas laŭleĝaj kaj konformas al multflankaj komercaj reguloj, petante, ke Usono finu siajn restriktojn, kiuj malobservas la regulojn de la MOK.

Administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, merkrede decidis, ke Ĉinio penos trakti la malfortajn kampojn en sia komerca medio por plialtigi la ĝeneralan konkurencivon kaj daŭrigi la bonan tendencon de stabila ekonomia funkciado.

La ĉina registaro donas grandan gravecon al plibonigo de la komerca medio de la lando. Li urĝis registarajn aŭtoritatojn trakti la plej gravajn zorgojn de negocoj kaj instituciajn mankojn por nutri mondklasan komercan medion en Ĉinio.

Li diris en la kunveno: "Fronte al la pliiĝanta internacia konkurenco, ni devas plene konscii la urĝan bezonon antaŭenigi la reformojn de niaj registaraj funkcioj, kiuj estas tre gravaj por stimuli merkatajn entojn kaj herbradikan iniciaton kaj plibonigi la ĝeneralan komercan medion de Ĉinio."

La Eŭropa Unio (EU) merkrede deklaris provizorajn sekurecrimedojn koncernajn al importado de iuj ŝtalaj produktoj por trakti la raportitan "deturnon" de ŝtelaj eksportaĵoj al la merkato de la EU pro la tarifoj altruditaj de Usono. La sekurecrimedoj validiĝos ĵaŭde, kaj tradicia importado de ŝtataj produktoj ne estos influitaj.

Komerca komisionano de la EU, Cecilia Malmstrom, diris, ke la usonaj tarifoj sur ŝtataj produktoj kaŭzas komercan deturnon, kio eble rezultigos gravan damaĝon al ŝtalaj fabrikoj kaj laboristoj de la EU en ĉi tiu industrio. Ŝi diris, ke ili havas neniun alian elekton ol enkonduki provizorajn sekurecrimedojn por protekti sian enlandan industrion kontraŭ kreskado de importoj.

La provizoraj sekurecrimedoj povas resti en loko por maksimume 200 tagoj. La komisiono daŭre kontrolas importadon de ŝtalaj produktoj kaj faros definitivan decidon plej frue en la komenco de la venonta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin