Novaĵoj (Julio 20)

(GMT+08:00) 2018-07-20 17:39:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto atingis Abudabion por ŝtata vizito al la UAE; Putin diris, ke lia renkontiĝo kun Trump estis sukcesa ĝenerale. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Abudabion ĵaŭde por ŝtata vizito al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la araba lando en 29 jaroj.

Muhammad bin Rashid al Maktum, vicprezidento kaj vicĉefministro de la UAE, kaj Mohammed bin Zayed Al Nahyan, kronprinco de Abudabio, bonvenigis la geedzojn de Xi en flughaveno.

Reprezentante la ĉinajn registaron kaj popolon, prezidanto Xi esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la registaro kaj popolo de la UAE. Xi montris, ke en la pasintaj 34 jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam respektis kaj egale traktis unu la alian. La duflankaj rilatoj glate disvolviĝis kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj ricevis riĉajn fruktojn. La UAE estas la unua stacio de la vizito de Xi, kaj ankaŭ la unua lando, kiun li vizitas post sia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto. Tio montris grandan gravecon donitan de Ĉinio al rilatoj kun la UAE. Xi diris, ke post kiam li atingis Abudabion, li sentis amikecon kaj afablecon el la lokanoj, kaj li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun gvidantoj de la UAE.

La usona komisiono pri la sekcio 301 okazigos aŭskultadon de la 20a ĝis la 23a de aŭgusto por diskuti pri la listo de tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kiun proponis la usona registaro en la 10a de julio je la preteksto, ke malkonvena konduto kaj maljustaj komercaj praktikoj de Ĉinio, inkluzive de registaraj subvencioj, kaŭzis grandan perdon al Usono.

Ĉu Usono vere malprofitis en la komerco kun Ĉinio? Multaj usonaj firmaoj atingis grandan sukceson en Ĉinio danke al la rapida kresko de la ĉina ekonomio kaj la grandega konsuma merkato.

La usona firmao Amphenol Corporation, kiu komencis siajn negocojn en Ĉinio en 1984, estas la dua plej granda fabrikanto de konektiloj kaj kablo en la mondo. Donitaĵoj de la jara raporto de la firmao montris, ke la pasintaj dek jaroj, la tutmonda komerca enspezo de la firmao averaĝe kreskis per 9%, kaj ĝia enspezo en Ĉinio kreskis de 560 milionoj da usonaj dolaroj ĝis 2,1 miliardoj.

Fakte Amphenol ne estas la sola usona kompanio, kiu atingis grandan sukceson en Ĉinio. Por multaj usonaj entreprenoj, inkluzive Apple, Ĉinio estas ne nur manufaktura bazo, sed ankaŭ granda merkato de iliaj produktoj.

La Ministerio de Komerco ĵaŭde diris, ke la aldona plendo, prezentita de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco (MOK), pri usonaj planitaj tarifoj sur ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, estas necesa por defendi la bazajn principojn de la MOK.

La antaŭa plendo de la lando estis prezentita, post kiam Usono decidis meti doganimposton sur ĉinajn varojn kun la valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke la usona ago malobservis la principon de la MOK pri traktado de plej favorataj nacioj kaj obligaciaj tarifoj. Gao diris, "Estas la afero de principo, ĉu ni bezonas la multflankan komercan sistemon. Ni ankoraŭ firme kredas, ke la komercaj reguloj kaj la multflanka komerca sistemo kune disvolvita de tutmondaj komercaj partneroj devas esti observataj kaj konservataj." Gao akcentis, ke Ĉinio neeviteble devas preni necesajn kontraŭrimedojn, ĉar Usono eskaladis la komercan militon. Gao refutis la rimarkojn de iuj usonaj oficialuloj, ke Ĉinio devas esti kulpigita pri la rompiĝo en intertraktado inter la du flankoj.

Ĉina komerca oficialulo diris ĵaŭde, ke plene sukcesis la sepa reekzameno de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) pri ĉinaj komercaj politikoj, kiu okazis en Ĝenevo.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco, diris en gazetara konferenco, ke la rutina politika reekzameno ricevis grandan atenton. Entute 70 membroj de la MOK parolis en la kunveno, kio starigis novan rekordon.

Gao diris, ke la grandega plimulto de la membroj de la MOK laŭdis la politikan direkton kaj disvolviĝon de Ĉinio, kaj la kontribuon al multflanka komerca sistemo. Ili opiniis, ke la stabila kresko de la ĉina ekonomio, la iniciato Zono kaj Vojo kaj okazigo de la Ŝanhaja internacia Importa Ekspozicio alportas vastajn ŝancojn al la membroj de la MOK. Ĉinio plenumis siajn obligaciojn kiel membro de la organizo kaj senĉese antaŭenpuŝis rimedojn de altnivela malfermo, starigante ekzemplon por antaŭenigi liberan komercon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde en kunveno de rusaj diplomatiaj senditoj al fremdaj landoj, ke lia renkontiĝo kun usona prezidento Donald Trump en Helsinko estis sukcesa ĝenerale.

La retejo de Kremlo publikigis novaĵon, dirante, ke Putin diris, ke li kaj Trump venis en akordon malgraŭ malkonsentoj. Estas maltrankviligaj la rusa-usonaj rilatoj, kiuj estas pli malbonaj ol dum la malvarma milito. Ambaŭ flankoj ne deziris solvi dum kelkaj horoj la problemojn restantajn de multaj jaroj. Malgraŭ tio, tamen estis bona komenco por la duflankaj rilatoj. Putin aldonis, ke en Usono iuj intencis malkonfirmi rezultojn de la helsinka renkontiĝo, provante realigi sian politikan ambicion je la kosto de rusa-usonaj rilatoj, kaj la rusa flanko observos plu disvolviĝon de la situacio.

La Blanka Domo diris ĵaŭde, ke usona prezidento Donald Trump jam petis sian konsiliston pri nacia sekureco John Bolton, ke li invitu rusan prezidenton Vladimir Putin viziti Usonon en tiu ĉi aŭtuno. Proparolanto de la Blanka Domo diris tiutage en socia komunikilo, ke dum la renkontiĝo en Helsinko, Trump konsentis, ke teamoj pri nacia sekureco de la du flankoj daŭrigu labornivelan dialogon, kaj ke Trump jam petis sian konsiliston pri nacia sekureco Bolton inviti Putin por vizito en tiu ĉi aŭtuno, kaj la du flankoj konsiliĝas pri rilataj aferoj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke Usono ricevos la unuan grupon da restaĵoj de soldatoj el la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) en la venontaj semajnoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin