Ĉio ekas el ideo: Intervjuo al Oleg Sheremeta, administranto de la Filharmonio de Kunming      de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-11-12 15:22:09     Redaktoro:祃璟琳

OS= Oleg Sheremeta

AM= Alessandra Madella

Oleg Sheremeta estas la administranto de la Filharmonio de Kunming, la internacia orkestro el 13 landoj, kiu havas sian bazon en la Artkolegio de Kunming. Li afable konsentis respondi al la demandoj de Ĉina Radio Internacia, ankaŭ dank'al sia simpatio por Esperanto, kiun li eklernis.

AM: Kio estas via fono?

OS: Mi naskiĝis en Lviv, urbo en la okcidenta parto de Ukrainio ĉe la landlimo kun Pollando. Mi ekstudis fluton en ties Speciala Muzik-lernejo, kaj eniris en la Konservatorion Ĉaikovski de Kievo en 2003. Mi specialiĝis en 2008 kaj daŭrigis miajn studojn ĝis 2011. Dum tiu tempo mi ankaŭ asistis konservatorian profesoron. Ekde 2006 mi eniris en la Nacian Simfonian Orkestron de Ukrainio kiel unua fluto. Mi kontribuis per solaj ludadoj kun aŭ sen orkestra akompanado, ĉambromuziko kaj studiaj registradoj. En 2016 mi alvenis al la Artkolegio de Kunming kiel profesoro pri fluto. Mi estis jam vizitinta Ĉinion kun la Simfonia Orkestro. Ni dufoje turneis tra ĝi dum la vintroj de 2012-3 kaj 2015, kiam dum unu monato ni havis koncertojn en diversaj urboj. Sed mi ankoraŭ ne havis la ŝancon viziti Kunming.

AM: Ĉu vi povas rakonti al ni la historion de la Filharmonio de Kunming?

OS: Komence de 2017, S-ro Duan Yongxing—la prezidanto de la Artkolegio de Kunming—proponis inviti eksterlandajn instruistojn kaj muzikistojn por helpi al la kreado de nova orkestro. Tio estis lia malnova revo. Tiam en Kunming estis nur unu simfonia orkestro, kiu certe ne sufiĉis por tiel granda urbo, kie la kultura soifo de la loĝantoj estas kreskanta ĉiujare. Dum interparoladoj kun S-ro Duan, ni iom plibonigis lian ideon. Kaj li fine decidis establi—surbaze de la Artkolegio de Kunming—tute novan profesian orkestron el eksterlandanoj. Niaflanke ni postulis inviti bone edukitajn kaj spertajn muzikistojn kaj instruistojn, kiuj povus plialtigi la nivelon de edukado pri okcidenta muziko en Kunming, konigante novajn eksterlandajn instru-metodojn.

AM: Kio estas speciala pri tiu ĉi orkestro?

OS: La ideo estas unika. Ni invitas homojn el diversaj landoj kaj unuigas ilin ĉi tie, por atingi internacian nivelon. Homoj el malsamaj landoj kaj orkestraj fonoj povas kunporti siajn spertojn kaj kune krei novajn vidojn por la muziko, kiun ili ludas, aŭ eĉ krei novan tipon de muziko. Ili povas helpi eduki la publikon, montrante al ili la plej bonan muzikon el la tuta mondo. Ili ankaŭ povas malfermigi novajn publikojn por Junnan-a kaj Ĉina muziko, helpante disvastigi ĝin tra Ĉinio kaj la mondo. En mia opinio, tio estas unika projekto. Mi neniam aŭdis pri profesia orkestro en Ĉinio tute farita de eksterlandanoj, kun la okaza helpo de ĉinaj muzikistoj. Tradicioj malsamas, sed ni fakte trovas multe da komunaĵoj. Kelkaj bazaj principoj de orkestra komuna vivo validas tra la tuta mondo.

Multaj el niaj muzikistoj havas long-tempan orkestran sperton. Sed ni kompreneble bonvenigas ankaŭ ĵus-diplomitajn gestudentojn, kiuj povus veni ĉi tien por plialtigi sian nivelon. Mi varbadis pri tiu dung-ebleco en kelkaj konservatorioj kaj en specialaj ttt-ejoj por muzikistoj. Unue ni sendigis al la dungemuloj iliajn registraĵojn, surbaze de niaj specifaj repertuaraj petoj. Kaj pasintjare mi vojaĝis al Ukrainio, Rusio, kaj Belorusio por persone aŭskultadi ilian ludadon. Iuj el niaj muzikistoj, kiel Gabriel el Ekvadoro, specife volis eblecon veni al Ĉinio. Aliaj estis novaj bakalaŭroj serĉantaj laborlokon, aŭ estis jam laborantaj en aliaj landoj. Iuj venis kun siaj familioj. La Artkolegio de Kunming ne nur donas al la orkestro bazon kaj senpagan loĝadon en la kampuso, sed ankaŭ zorgas pri provo-salono, teatroj, muzikaj instrumentoj kaj aliaj ekipaĵoj. Kelkaj muzikistoj de la orkestro ankaŭ instruas en la kolegio.

AM: Kiam ekis la orkestro?

OS: Varbado por la orkestro ekis en februaro 2017. Dum marto kaj aprilo ni aŭskultadis prov-ludojn kaj en majo-junio ni elektis la muzikistojn kaj invitis ilin al la kolegio. La unuaj alvenis je la fino de Septembro. Dank'al la streba laboro de la kolegia teamo, ni havis la inaŭguran koncerton en la Granda Teatro de Junnan la 28an de decembro. Ankaŭ altinivelaj interpretistoj kiel la rusa pianisto Pavel Raykerus kaj la itala tenoro Fabio Serani, kiuj ambaŭ laboris ĉe la Artkolegio en la pasinteco, venis kun-ludi kun ni por festi la okazon. Ili ankoraŭ venas por niaj koncertoj kaj perfektigaj lecionoj. De la 9a de januaro al la 11a de februaro 2018 ni inaŭguris muzikan festivalon, kun koncertoj dediĉitaj al diversaj ĝenroj ekde klasika muziko al ĵazo. Ni ankaŭ instruis privatajn perfektigajn lecionojn en la Artkolegio por pli vasta publiko. De la venonta sezono ni volas plimultigi la nombron de niaj spektakloj en Kunming, Yunnan kaj Ĉinio. Multaj el niaj projektoj precipe celas infanojn kaj ni ofte inkludas en niaj koncertoj film-muzikojn, kiujn la publiko povas rekoni.

AM: Ĉu vi povas paroli al ni pri viaj freŝdataj agadoj?

OS: Niaj internaciaj orkestro kaj koruso estis invititaj prezenti du spektaklojn en la Granda Teatro de Yunnan dum la Ĉina Sud-Azia kaj Sudorient-Azia Arta Semajno kaj Lancang-Mekong Arta Festivalo, kiuj okazis en Kunming de la 13a al la 20a de junio 2018. Tiu projekto de internacia kultura interŝanĝo disvolviĝis samtempe kun la Ĉina Sud-orient-azia Ekspozicia Foiro kaj celis helpi integriĝon en la regiono laŭ la iniciato de la "Zono kaj Vojo." Krome, la 28an de junio ni prezentis specialan koncerton ĉe la Granda Teatro de Yunnan, financita de la Ambasadorejo de la Respubliko de Azerbajĝano, por celebri la unuajn 100 jarojn de la naskiĝo de la respubliko kaj de ĝia plej fama komponisto, Kara Karayev. Tiu projekto estis tre inspir-plena por la orkestro. Sub la direktado de la Azerbajĝana orkestrestro Ayyub Guliev, ni povis mergi la publikon en la Silkovojan etoson de la muziko de tiu lando kaj ni malkovrigis al ili la pecon de Kara Karayev "Ĉina belulino", parto de lia baleto "Sep belulinoj." La ambasadoro venis al Kunming specife por tiu projekto kaj gratulis la orkestron post la spektaklo.

La sukceso de tiu iniciato kaj la bonaj respondoj en la Azerbajĝana gazetaro konvinkis la tiean Ministerion pri Kulturo diskuti pri la ebleco inviti nin partopreni en muzika festivalo ĉe Baku en septembro 2019. Ĉar aŭtuno estas tre bona tempo por muzikaj festivaloj en la regiono, ni klopodos partopreni en multaj el ili en la najbaraj landoj. Ni ŝatus ripeti la Azerbajĝanan projekton ankaŭ por aliaj landoj. Ekzemple, la 24an de aŭgusto estas la sendependiĝa tago de Ukrainio. Kaj meze de julio estas la 80a naskiĝdat-reveno de Miroslav Skoryk, la plej fama vivanta komponisto de la lando. Estus do granda ŝanco enkonduki lian muzikon al la ĉina publiko. Ni estas petantaj financadon de la Ambasadorejo de Ukrainio por inviti muzikistojn kaj aliajn artistojn el Ukrainio por la okazo.

AM: Kiam la membroj de la internacia baleta grupo alvenos al la Artkolegio?

OS: La baleta grupo alvenos baldaŭ. Ni invitis la rusan koregrafon Gubaydullin Lidar kaj ni klopodos starigi novajn versiojn de mond-famaj baletaj spektakloj. Li montros al ni la tradician rusan stilon. Sed ni havos dancistojn el diversaj landoj, inkluzive de Usono kaj Japanio, kaj malsamajn programojn. Ni estas serĉantaj la plej bonan ĉinan muzikon kaj klopodas trovi novan Junnan-an muzikon por disvolvigi specialajn projektojn. Ekzemple, ni volas prezenti baleton pri la vivo de la fama belulino de la Ming-dinastio Chen Yuanyuan fare de eksterlandaj dancistoj. Ni sukcesis trovi bon-kvalitan muzikon verkitan pri ŝi fare de Junnan-a komponisto kaj ni proponis al li enlarĝigi lian pecon. Ni ankaŭ havas projekton, kiu rigardas tradiciajn Junnan-ajn kantojn, speciale aranĝitajn por orkestro kaj baleto. Alia projekto koncernas mikson de muzikoj kaj dancoj el landoj laŭlonge de la Silka Vojo.

AM: La Artkolegio de Kunming multe aktivas pri la instruado de Esperanto. Ĉu vi vidas eblecon de estonta kunlaboro kun la orkestro en tiu senco?

OS: Mi esperas, ke en la estonto ni havos la ŝancon disvolvigi specialan projekton kun Esperanto. Ni estas serĉantaj ŝancojn kaj esplorantaj la jam ekzistantan repertuaron. Ekzemple, ni scias pri la Esperanta opero "Sternenhoch" (Ŝternenhoĥ), kiu sukcese debutis ĉe la Nacia Teatro de Prago. Mi pensas, ke nia orkestro estas la vivanta pruvo, ke bonaj aferoj okazas kiam homoj kunvenas por kunpartigi siajn kulturojn en internacia kunlaboro, kio estas ankaŭ la interna ideo de Esperanto. Se Esperanta kongreso okazos en Kunming, ni pretigos tiun Esperantan projekton speciale por tiu evento. Ni volas montri la heredaĵojn de Yunnan al la mondo kiel eble plej bone, sed ankaŭ lasi ion post ni. Ĉio ekas el ideo. Tiu ideo de S-ro Duan Yongxing helpas nin malfermi novajn vojojn kaj lasi valoran heredaĵon al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin