Ĉinio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj decidis establi amplekse strategian partnerecon inter ambaŭ flankoj

(GMT+08:00) 2018-07-21 09:42:07     Redaktoro:Ema

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun Muhammad bin Rashid al Maktum, vicprezidento kaj vicĉefinistro de la UAE, kaj Mohammed bin Zayed al Nahyan, kronprinco de Abudabio. Ambaŭ flankoj konsentis establi amplekse strategian partnerecon, fortigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭenigi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo, pli vasta kampo kaj pli profunda disvolvado.

Xi unue dankis la UAE pro solena kaj varma akcpeto kaj akcentis, ke decembre de 2015, li kaj la kronprinco atingis multajn gravajn konsentojn pri amika kunlaboro inter la du landoj kaj kune gvidis la rilatojn al ampleksa, rapida kaj profunda disvolviĝo. Dum ĉifoja vizito, la du landoj oficiale establis amplekse strategian partnerecon, favore al profundigo de strategia reciproka konfido kaj altigo de reciproke utila kunlaboro. Li kredas, ke Ĉinio kaj UAE povas fariĝi amikoj kaj partneroj, reciproke lernantaj, interŝanĝiĝantaj kaj helpantaj por realigi kunan disvolviĝon kaj prosperon.

Xi akcentis, ke la du flankoj devas efektivigi la amplekse strategian partnerecon, firmigi politikan reciprokan konfidon, plue zorgi kernajn interesojn kaj gravajn zorgon de unu la alia, subteni unu la alian al disvolva vojo konforma al la ŝtata stato.

Muhammad bin Rashid al Maktum esprimis varman bonvenon al Xi kaj esprimis admiron al disvolva formo kaj rimarkindaj atingoj de Ĉinio. Nun Ĉinio gvidas la mondon restarigi la silkan vojon kaj la iniciato de la Zono kaj Vojo estas vaste subtenata de la internacia komunumo. La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj plue aktive partoprenas en la kunlaboro de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin