Lavrov kaj Pompeo telefone diskutis duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-07-22 14:21:11     Redaktoro:Yu

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris sabate, ke tiutage rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kaj ili diskutis pri duflankaj rilatoj.

Lavrov kaj Pompeo interŝanĝis opiniojn pri perspektivo de rusa-usonaj rilatoj kaj normaligo de duflankaj rilatoj sur la bazo de egaleco kaj reciproka profito. Ili ankaŭ diskutis la situacion en Sirio kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj, kunlaboron kun aliaj landoj en humanitara agado en Sirio, kaj antaŭenigon de sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Usona prezidento Trump kaj rusa prezidento Putin renkontiĝis en Helsinko en la 16a de julio. La Blanka Domo diris en la 19a de julio, ke Trump jam petis sian konsiliston pri nacia sekureco John Bolton inviti Putin viziti Usonon en tiu ĉi aŭtuno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin