Malfacile akirebla venko en protekto de Dianchi-lago

(GMT+08:00) 2018-07-22 17:34:32     Redaktoro:Yu
Kunming, troviĝanta en sudokcidenta Ĉinio, estas konata kiel printempa urbo pro sia agrabla vetero. En la urbo estas bela lago, nomata Dianchi, kiu ofte vekas nostalgion de multaj indiĝenoj laborantaj for de la hejmloko. Sed ekde la 1980-aj jaroj, la lago estis serioze poluita pro grandskala ekspluaado, kaj poste ĝi fariĝis unu el la plej grave poluitaj lagoj en Ĉinio.

En la pasintaj pli ol 20 jaroj, la loka registaro asignis pli ol 50 miliardoj da juanoj por regi la poluon. Post kontinua klopodo, okazis radika ŝanĝiĝo al la lago. La kvalito de la akvo tendencas al reboniĝo.

La lago estis poluita dum longa periodo. De la regado de la poluo ĝis rebonigo de la medio bezonas pli longan periodon. La unua tasko estis tranĉi la fonton de poluaĵoj. Danke al la plifortiĝo de la konscio de lokanoj pri mediprotekto kaj giganta investo de la registaro, multaj sintezaj rimedoj atingis rimarkindajn rezultojn. Post multjara klopodo, la sistemo de regado fundamente formiĝis. Estis konstruitaj 10 traktejoj de malpura akvo ĉirkaŭ la lago kaj 11 en la urba centro, kiuj povas ĉiutage trakti 1,97 milionojn da kubaj metroj da malpura akvo.

Nun la akvo en la lago Dianchi estis rebonigita ĝis la normo V, markante periodan venkon de la klopodo. Sed la batalo ankoraŭ ne finiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin