Ĉina prezidanto atingis Ruandon por ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2018-07-23 12:12:17     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe atingis Kigalion por ŝtata vizito al Ruando. Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la afrika lando.

Post atingo, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme bonvenigitaj de ruanda prezidento Paul Kagame kaj lia edzino Jeannette Kagame.

Dum interparolado kun Kagame, Xi transdonis sincerajn salutojn kaj bonezirojn al la ruandaj registaro kaj popolo en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo. Xi diris, ke en pasintaj 47 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ruando, la du landoj egale kaj amike traktis unu la alian, kaj la duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis. Xi rememoris, ke dum la vizito de Kagame al Ĉinio en marto de 2017, ili profunde interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj reciprokprofita kunlaboro, kaj iliaj konsentoj estas amplekse kaj efike efektivigataj.

Xi aldonis, ke la du ŝtatestroj vizitis unu la alian landon en pli ol unu jaro, kio plene reflektis grandan gravecon atribuitan de la du landoj al profundigo de iliaj rilatoj. Xi asertis, ke li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun Kagame, kiu servas ankaŭ kiel deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, pri duflankaj rilatoj, kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Kagame kredis, ke la vizito de Xi al Ruando antaŭenpuŝos amikan kunlaboron de la du landoj. Ĉina prezidanto atingis Kigalion post sia ŝtata vizito al Senegalio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin