Bombatako mortigis 11 homojn en Kabulo

(GMT+08:00) 2018-07-23 14:30:50     Redaktoro:Yu

Hashmat Stanikzai, proparolanto de loka polico, diris, ke la polico konfirmis, ke 11 homoj estis mortigitaj kaj 14 aliaj vunditaj en sinmortiga atako, kiu okazis en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio.

Laŭ la oficiaulo, la sinmortiga bombatako okazis ĉirkaŭ la 5a horo posttagmeze laŭ loka tempo sur la vojo kondukanta al la Kabula Internacia Flughaveno, kiam la konvojo de afgana unua vicprezidento Abdul Rashid Dostum trapasis la regionon.

La oficialulo diris, ke ĉiuj viktimoj estis civiluloj kaj policanoj. 48 vunditaj homoj estis portitaj al hospitaloj por kuracado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin