Kiu regas pilkon de komerca milito?

(GMT+08:00) 2018-07-23 14:32:36     Redaktoro:Yu

La dutaga kunveno de financaj ministroj kaj centrbankaj prezidantoj de la Grupo 20 fermiĝis dimanĉe en la argentina ĉefurbo Bonaero. Komerco sendube fariĝis la plej multe diskutata temo. Komuna deklaro publikigita en la kunveno emfazis, ke ĉiuj landoj bezonas plifortigi dialogon por trakti riskojn de komercaj disputoj al la tutmonda ekonomio. Sed franca ministro pri financo Bruno Le Maire diris, ke Usono devas nuligi aldonajn tarifojn sur importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, alie la Eŭropa Unio ne povas okazigi intertraktadon kun Usono pri libera komerco. Li akcentis, ke Francio kaj Germanio havas saman sintenon, kiel kaj kiam okazigi komercan intertraktadon kun Usono, tio estas, ke Vaŝingtono devas fari la unuan paŝon – nuligi aldonajn tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj.

Zorgemaj homoj jam rimarkis, ke en la komenco de marto, Usono decidis meti aldonajn tarifojn sur importitajn ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn laŭ la sekcio 232 de la Akto pri Komerca Ekspansiigo de 1962. Post eksplodo de komerca milito, Usono atribuis respondecon de la demando al siaj ĉefaj komercaj partneroj, inkluzive de Ĉinio kaj la EU, asertante, ke la pilko por traktado de la demando estas en la mano de ĝiaj kontraŭuloj, sed aliflanke, ĝi la unua levis bastonon de doganimposto al aliaj, kreante malordon. Ekzemple, post efektivgo de aldonaj tarifoj sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, Usono minacis trudi aldonajn tarifojn al aŭtoj importitaj el la EU kaj doganimposti pli da ĉinaj produktoj de la valoro 50 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 200 miliardoj.

Do, kiu regas la pilkon de la komerca milito? La gazeto Ekonomikisto vendrede aperigis la artikolon "Donald Trump faras komercan militon sur pluraj frontoj", eksplikante la kaŭzon de la komerca milito. La artikolo diris, ke usona prezidento Trump opiniis, ke komerca milito estas tre facile gajnita, tial li eksplodigis la komercan militon sur pluraj frontoj.

Fakte, La usona registaro regas la pilkon de doganimposto, sed ne volas movi ĝin. Usono ne volas fini la komercan militon pro la sola kaŭzo, ke ĝi intencas manipuli la matĉon per siaj reguloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin