Prezidanto Xi ordonis ĝisfunde enketi pri kontraŭleĝa produktado de antirabiaj vakcinoj

(GMT+08:00) 2018-07-23 20:48:33     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas en Afriko por vizito, lunde faris gravan instrukcion pri la kazo de la vivscienca limigita kompanio Changchun Changsheng akuzita pri kontraŭleĝa produktado de antirabiaj vakcinoj por homa uzo. La okazaĵo vekis grandan atenton de la tuta lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, urĝis rilatajn lokojn kaj departementojn doni grandan gravecon al la evento, tuj komenci enketon por konstati la eventon, laŭleĝe severe puni tiujn respondecajn pri la evento kaj akurate publikigi rezultojn de la enketo.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang instruciis la Ŝtatan Konsilion sendi grupon al la vivscienca limigita kompanio Changchun Changsheng por enketo.

La Manĝaĵa kaj Medikamenta Administracio de Jilin-provinco jam retiris la licencon pri produktado de antirabiaj vakcinoj el la kompanio kaj ordonis la kompanion haltigi la produktadon kaj vendadon de vakcinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin