Xi kaj Sall ĉeestis transdonan ceremonion de projekto de lukta areno de Senegalio

(GMT+08:00) 2018-07-23 12:53:39     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe en Dakaro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj senegalia prezidento Macky Sall kune ĉeestis la transdonan ceremonion de la nacia lukta areno de Senegalio.

En la ceremonio, Xi donis la "oran ŝlosilon" al Sall, kaj la geedzoj de la du ŝtatestroj kune spektis prezentadon de tradicia luktado de Senegalio. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Senegalio por protekti kaj heredi la tradiciajn kulturojn kaj akceli kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

La areno troviĝanta en la ĉirkaŭurbo de Dakaro estas la plej granda projekto konstruita sub la helpo de Ĉinio en la lando kaj ankaŭ la unua moderna luktejo en Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin