Tianjin-a Esperanto-Asocio amikiĝis kun urba Esperanto-societo "La Mondo" el Banja Luko, Bosnio kaj Hercegovino

(GMT+08:00) 2018-07-24 18:08:07     Redaktoro:Ĝoja


La 22-an de julio en librovendejo Spaco 42 en la ĉina urbo Tianjin, esperantistoj de Tianjin-a Esperanto-Asocio renkontiĝis kun s-ro Mićo VERHOVAC, prez. de urba Esperanto-societo "La Mondo" el Banja Luko, Bosnio kaj Hercegovino kaj lia amiko s-ro Milovan PEULIĆ LIM, kiuj partoprenas seminarion pri konstruado de ekonomia zono, organizata de Tianjin-a Grupo TEDA kun aŭspicio de la ĉina Ministerio pri Komerco.

En la renkontiĝo s-ro Mićo prelegis pri "Esperanto, ponto inter homoj", konigis historion, kulturon kaj nunan staton de Bosnio kaj Hercegovino, kaj la Esperanto-movadon en Bosnio kaj Hercegovino.

Estas ĝojige, ke per tiu ĉi okazo Tianjin-a Esperanto-Asocio amikiĝis kun urba Esperanto-societo "La Mondo" el Banja Luko, Bosnio kaj Hercegovino. Vicprez. de Tianjin-a Esperanto-Asocio s-ro Cao Baozhu (Kolono) kaj s-ro Mićo interŝanĝis atestilojn pri la amikeco kaj esprimis la volon fortigi kontakton kaj kunan agon por Esperanto-movado.

Membroj de Tianjin-a Esperanto-Asocio diris, ke tiu ĉi renkontiĝo estas interesa kaj ege utila al internacia komunikado, esperis, ke okazos pli da tiaj renkontiĝoj.

S-ro Milovan PEULIĆ LIM tre ĝuis la etoson de Esperantujo. Li diris, ke reveninte hejmen li lernos Esperanton, kaj esperis frue aliĝi al la familio de esperantistoj.

Unuafoje okazis evento de Esperanto en la librovendejo Spaco 42, posedanto de la librovendejo Spaco 42 s-ro Wu Peiliang miris pri la familia atmosfero de Esperantistoj. Li ne imagis, ke li spertis tiel amikan etoson. Li esprimis bonvenigon al esperantistoj.


Vicprez. de Tianjin-a Esperanto-Asocio s-ro Cao Baozhu (Kolono) kaj s-ro Mićo interŝanĝis atestilojn pri la amikeco.

S-ro Mićo VRHOVAC, prez. de urba Esperanto-societo "La Mondo" el Banja Luko, donacis librojn al Tianjin-a Esperanto-Asocio. S-ro Han Daqiang akceptis ilin en la nomo de la asocio.

S-ro Mićo VRHOVAC, s-ro Milovan PEULIĆ LIM kaj la plej juna membro de Tianjin-a Esperanto-Asocio Han Yang (Ĉielo).

S-ro Mićo VRHOVAC, s-ro Milovan PEULIĆ LIM, knabo Han Yang (Ĉielo) kaj s-ro Wu Peiliang.

 

Kelkaj membroj de Tianjin-a Esperanto-Asocio kun gastoj el Bosnio kaj Hercegovino.

Komuna foto fine de la renkontiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin