Kongresa temo en Lisbono: "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?"

(GMT+08:00) 2018-07-24 15:22:08     Redaktoro:Xiong


Kiam la portugala maristo Vasco da Gama atingis la bordojn de Barato (por eŭropanoj, Hindio) antaŭ 520 jaroj, li malfermis novan epokon en la monda historio. Dum longa tempo tiu aspektis kiel epoko de la Eŭropa Konkero, ĉar la grandaj maraj imperioj de Britio, Francio, Nederlando, Hispanio kaj Portugalio sukcesis ekregi sur granda parto de la terglobo. Kun iliaj soldatoj, pastroj, komercistoj kaj burokratoj disvastiĝis ankaŭ la imperiaj lingvoj kaj kulturoj, influante la vivon de miliardoj da homoj, ne nur dum la zenito de la eŭropa potenco, sed ankoraŭ nun.

Tamen la procezo de tutmondiĝo ne haltis ĉe la starigo de la grandaj imperioj kaj iliaj kolonioj. Iom post iom, ŝajne nehaltigeble, ĝi interplektis ĉiujn homajn sociojn, tiel ke ankaŭ la originaj hejmlandoj de la koloniintoj fariĝis multetnaj, multlingvaj, multkredaj. Dume la progreso de la komunikaj teknologioj malfernis novajn kanalojn por la reciproka influado de socioj ie ajn en la mondo, disvastigante interalie la komprenon, ke ni ĉiuj loĝas sur unu malgranda planedo.

Tiel, almenaŭ, ni ŝatus kredi - ni esperantistoj, internaciistoj, kredantoj kaj praktikantoj de la frateco de l' homaro. Se ni rigardas ĉirkaŭ ni, tamen, ni vidas ke multaj homoj fakte timas tiujn vizion kaj realon de interplektita mondo, kaj rifuĝas al imagoj pri sia propra supereco, pri sia kapablo forfermi la fremdulojn. Lingvoj kaj kulturoj fariĝas bataliloj por tiuj homoj, rimedoj por distingi la amikon de la malamiko, pordoj kiuj enlasas nur la elektitojn. Aŭ, eventuale, rimedoj por daŭrigi la kolonian regadon en aliaj formoj, formoj profunde integritaj en la mondaj ekonomia kaj politika sistemoj.

Kontraste al tiuj flankoj de la tutmondiĝo, diversaj sociaj movadoj kaj kulturaj tendencoj prezentas alternativan evoluvojon, al daŭripova mondo bazita sur justeco ekonomia kaj ekologia. Tiuj voĉoj estas ĉie rekoneblaj, foje eĉ influaj. Sed pri lingva kaj kultura diverseco ili ofte parolas nur svage kaj ĝeneralige, en la iamaj koloniaj lingvoj, supozante ke sufiĉas komunaj idealoj kaj valoroj por venki ĉiujn problemojn. Male al troa malfido pri siaj kunhomoj, ili tro multe fidas al sia kapablo forlumi la ombrojn de la historio. Kulturoj kaj lingvoj tamen, ĉiam kaj ĉie, kuntrenas la pasintecon kun si.

Kien, do, nun? Ĉu ni esperantistoj, kunposedantoj de lingvo kaj kulturo jam denaske tutmondismaj, povas disvolvi novan, konvinkan vizion pri la estonteco? Kaj kiel ni nutru kaj gvidu la evoluon de nia propra kulturo, por ke ĝi estu inda je tiu vizio? La kongresa temo de Lisbono donos al ni abundajn okazojn por priparoli la interplektiĝon de la esperantista vivo kun tiu de la mondo ĉirkaŭ ni, kaj interŝanĝi spertojn kaj perceptojn pri la plej signifaj lingvaj kaj kulturaj evoluoj de nia epoko. Venu navigi tiun maron kun ni!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin