Komerca Konsilio de BRICS-landoj vokas realigi inkluzivan disvolviĝon

(GMT+08:00) 2018-07-24 13:06:59     Redaktoro:Yu

La Komerca Konsilio de BRICS-landoj okazigis sian 6an plenan sesion lunde en la sud-afrika urbo Durban. Kelkcent reprezentantoj el la membroj de BRICS-landoj kaj pluraj afrikaj landoj vokis BRICS-landojn plifortigi kunlaboron kaj realigi inkluzivan disvolviĝon.

La reprezentantoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri komerca protektismo, la kvara industria revolucio, junulara trejniĝo kaj dungado, nutraĵa sekureco kaj kunlaboro inter BRICS-landoj kaj la afrika kontinento.

Iqbal Survé, prezidanto de la 6a sesio de la Komerca Konsilio de BRICS-landoj, diris antaŭ la kunveno, ke la reprezentantoj resumos atingojn kaj spertojn de la laboro en la pasintaj jaroj kaj desegnos planon pri disvolvado de BRICS-landoj en la dua ora jardeko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin