Iniciato Zono kaj Vojo servas al ĉina-afrika kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-07-24 17:24:23     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Pretorion por ŝtata vizito al Sud-Afriko lunde vespere post oficialaj vizitoj al Senegalio kaj Ruando. Li ankaŭ faros amikan viziton al Maŭricio dum paŭzo sur sia revena vojo.

Tiuj landoj reprezentantaj malsamajn regionojn de la afrika kontinento estas aktivaj partoprenantoj de la iniciato Zono kaj Vojo. Ĉinio kaj afrikaj landoj havas malsamajn naciajn kondiĉojn kaj troviĝas en malsamaj periodoj de evoluado, sed ili havas saman ideon sur la vojo por serĉado de disvolviĝo kaj prospero. Antaŭ kvin jaroj dum sia unua vizito al Afriko, prezidanto Xi proponis la diplomatian ideon pri Afriko, nome "sincereco, praktikeco, amikeco kaj fideleco. En la pasintaj kvin jaroj sub la gvidado de tiu ĉi ideo, la vojo de ĉina-afrika kunlaboro fariĝis pli larĝa, kaj la amikeco inter la du flankoj profundiĝis. Senegalia kaj ruanda prezidentoj kelkfoje publike diris, ke ili subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo kaj volas aktive partopreni en interliga konstruado.

Afriko montris fortan deziron pri aktiva partopreno en konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj la ĉefa kaŭzo estas ŝanĝiĝo de enlandaj kaj eksterlandaj cirkonstancoj. Unue, Eŭropo kaj Usono malvastigas sian afrikan strategion, kaj la afrikaj landoj inklinas al la oriento. Due, Afriko alfrontas senprecedence grandan premon en ekonomia transformiĝo, kaj pro tio ili atendas pli da kunlaboro kun Ĉinio. Kaj trie, afrikaj landoj intencas akceli sian industriigon per partopreno en kontruado de la Zono kaj Vojo.

Afriko estas grava parto de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj post kelkjara klopodo, ĝi fariĝis regiono kun rimarkindaj rezultoj. Oni havas la motivon antaŭvidi, ke la iniciato Zono kaj Vojo donos fruktojn sur la afrika kontinento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin