Xi komencis ŝtatan viziton al Sud-Afriko

(GMT+08:00) 2018-07-24 12:24:26     Redaktoro:祃璟琳

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Pretorion por ŝtata vizito al Sud-Afriko.

En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la sudafrikaj registaro kaj popolo. Xi akcentis, ke de post establo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ flankoj antaŭ 20 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko amplekse kaj profunde disvolviĝis, kaj realiĝis grava transiro de partnereco al strategia partnereco kaj ĝis ampleksa strategia partnereco. Li atendis, ke dum la vizito, li profunde interŝanĝos opiniojn kun sia sud-afrika paralelulo Cyril Ramaphosa pri duflankaj rilatoj, la pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en Pekino kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo, por antaŭenigi la duflankajn rilatojn en nova epoko al nova nivelo kaj pli multe feliĉigi la du popolojn.

Xi diris, ke gvidantoj de BRICS-landoj renkontiĝos en Johanesburgo. Li atendas diskuti kun aliaj ŝtatestroj de BRICS-landoj, afrikaj landoj, novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj pri kunlaboro kaj disvolviĝo por kune kontribui al la mondaj paco kaj disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin