Novaĵoj (Julio 24)

(GMT+08:00) 2018-07-24 16:57:47     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Ruando konsentis aldoni novan ĉapitron al amikeco kaj kunlaboro inter du landoj; Ĉinio kaj Britio okazigos la 9an strategian dialogon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia ruanda paralelulo Paul Kagame lunde konsentis antaŭenpuŝi reciprokprofitan kunlaboron de la du landoj por pli multe profitigi la popolojn de la du landoj kaj Afriko.

Xi memoris renkontiĝon kun Kagame en marto de la pasinta jaro en Pekino, kaj tiam la du flankoj akordiĝis pri multaj temoj. Pekino volas labori kun Ruando por turni tradician amikecon inter la du landoj en konkretajn fruktojn por la du landoj kaj la du popoloj kaj aldoni novan ĉapitron al iliaj rilatoj de amika kunlaboro.

Xi akcentis, ke la du landoj devas akceli akordigon de siaj disvolvaj strategioj, plene elvolvi siajn komplementajn avantaĝojn, kaj efektivigi pragmatan kunlaboron en pli da kampoj kaj sur pli altaj niveloj. Xi aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Ruandon aliĝi al konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo.

Xi diris, ke plifortigo de unueco kaj kunlaboro kun afrikaj landoj estas grava bazo de ĉina ekstera politiko kaj ankaŭ longperioda kaj firma strategia elekto de Ĉinio. Ĉinio subtenas la gvidan rolon de la Afrika Unio en la paco kaj disvolvado de Afriko kaj ĝian gravan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Kagame diris, ke Ĉinio estas fidinda amiko, kiu dividas ĝojojn kaj suferojn kun Ruando, kaj disvolvado de la duflankaj amikaj rilatoj estas tre grava por Ruando kaj Afriko. Ruando volas kunlabori kun Ĉinio en la kadro de la Zono kaj Vojo, kio liveros gravan oportunon al Ruando kaj Afriko.

Kagame, kiu servas ankaŭ kiel deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, akcentis, ke Afriko donas grandan gravecon al la rolo de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj sin dediĉas al profundigo de amikeco kaj reciprokprofita kunlaboro kun Ĉinio.

Post intertraktado, la du ŝtatestroj ĉeestis ceremonion de subskribo de dokumentoj pri kunlaboro rilata al la iniciato de Zono kaj Vojo.

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Pretorion por ŝtata vizito al Sud-Afriko.

En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la sudafrikaj registaro kaj popolo. Xi akcentis, ke de post establo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ flankoj antaŭ 20 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko amplekse kaj profunde disvolviĝis, kaj realiĝis grava transiro de partnereco al strategia partnereco kaj ĝis ampleksa strategia partnereco. Li atendis, ke dum la vizito, li profunde interŝanĝos opiniojn kun sia sud-afrika paralelulo Cyril Ramaphosa pri duflankaj rilatoj, la pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en Pekino kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo, por antaŭenigi la duflankajn rilatojn en nova epoko al nova nivelo kaj pli multe feliĉigi la du popolojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, anoncis lunde en regula gazetara konferenco, ke laŭ la inivito de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt faros oficialan viziton al Ĉinio kaj kunprezidos la 9an Ĉina-Britan Strategian Dialogon en la 30a de julio.

Dum lia vizito, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Yang Jiechi renkontiĝos kun Hunt.

Wang kaj Hunt kunprezidos la 9an Ĉina-Britan Strategian Dialogon kaj interŝanĝos opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Geng diris, ke antaŭe en ĉi tiu jaro, brita ĉefministro Theresa May vizitis Ĉinion, markante plian sesion de la jara kunveno inter ĉina kaj brita ĉefministroj. Gvigantoj de ambaŭ landoj atingis gravan konsenton pri antaŭenigo de la "Ora Erao" de ĉina-britaj rilatoj.

Antaŭ nelonge dum vizitoj de ĉina prezidanto Xi Jinping al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Senegalio, Ĉinio subskribis kun rilataj landoj interkonsentojn pri kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en gazetara konferenco, ke Ĉinio laboros kun koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj surbaze de konsiliĝo kaj komuna konstruado por profitigi regionon kaj kontribui al paco, disvolvado kaj prospero de la mondo per efektivigo de la iniciato Zono kaj Vojo.

Geng diris, ke la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas lando kiel grava apogilo de la konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ĝi proponis la ideon revigligi la Silkan Vojon, esprimante fortan deziron pri partopreno en konstruado de la Zono kaj Vojo.

Geng diris ankaŭ, ke Senegalio kiel unu el gravaj afrikaj landoj estas ŝlosila etendiĝo de la Zono kaj Vojo. Senegalia prezidento Macky Sall diris lastatempe, ke lia lando subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo, kaj volas aktive partopreni en interliga konstruado.

La Komerca Konsilio de BRICS-landoj okazigis sian 6an plenan sesion lunde en la sud-afrika urbo Durban. Kelkcent reprezentantoj el la membroj de BRICS-landoj kaj pluraj afrikaj landoj vokis BRICS-landojn plifortigi kunlaboron kaj realigi inkluzivan disvolviĝon.

La reprezentantoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri komerca protektismo, la kvara industria revolucio, junulara trejniĝo kaj dungado, nutraĵa sekureco kaj kunlaboro inter BRICS-landoj kaj la afrika kontinento. Iqbal Survé, prezidanto de la 6a sesio de la Komerca Konsilio de BRICS-landoj, diris antaŭ la kunveno, ke la reprezentantoj resumos atingojn kaj spertojn de la laboro en la pasintaj jaroj kaj desegnos planon pri disvolvado de BRICS-landoj en la dua ora jardeko.

Proparolanto de la Blanka Domo Sarah Sanders diris lunde, ke konsilisto de prezidento pri nacia sekureco John Bolton renkontiĝos kun rusa paralelulo en aŭgusto.

Sanders diris en gazetara konferenco, ke usona prezidento Donald Trump kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin konsentis lastatempe en renkontiĝo, ke teamoj de la du flankoj pri nacia sekureco okazigos plu labornivelan dialogon. Bolton ankaŭ diskutos kun oficialuloj de la Eŭropa Unio pri rilataj demandoj krom renkontiĝo kun rusaj oficialuloj.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu okazigis intertraktadon kun vizitanta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov. Diplomato diris kun kondiĉo de anonimeco, ke tiuvespere, la israela flanko rifuzis la rusan proponon movi iranajn trupojn en Sirio ĝis la loko je 100 kilometroj for de la siria-israela landlimo, kaj urĝis la iranajn trupojn komplete sin retiri el Sirio.

Laŭ la diplomato, Netanyahu diris, ke Israelo konservas sian rajton bati iranajn longdistancajn misilojn ekster la 100-kilometra bufra zono, proponita de Rusio. Krome, Israelo petis Sirion fermi landlimojn kun Libano por malebligi transportadon de armiloj el Libano.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin