Bona najbareco servas al fundamentaj interesoj de Ĉinio kaj Filipinoj

(GMT+08:00) 2018-07-25 13:56:57     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde emfazis la valoron de kunlaboro inter Ĉinio kaj Filipinoj.

Geng Shuang, proparolanto de la ministerio, diris en regula gazetara konferenco, ke kunlaboro inter la du landoj dum la lastaj du jaroj montris, ke bona najbareco estas la sola elekto servanta al la interesoj de la du landoj kaj la du popoloj.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte alte taksis kunlaboron kun Ĉinio en la batalo kontraŭ transnaciaj krimoj kaj narkotaĵa regado lunde en sia jara parolado pri la nacia stato. Li diris ankaŭ, ke plibonigo de rilatoj kun Ĉinio ne signifas, ke Filipinoj ŝancelas la promeson defendi siajn interesojn en la Suda Ĉina Maro, kaj ke Filipinoj provas solvi disputojn per duflankaj kaj multflankaj platformoj.

Geng diris, ke Ĉinio rimarkis la pozitivajn rimarkojn de Duterte pri duflankaj rilatoj kaj kunlaboro en la pasintaj du jaroj. Ĉinio aprezas la sendependan eksterlandan politikon de la filipina registaro sub la gvidado de prezidento Duterte, kaj ankaŭ la disvolvadon de normalaj rilatoj kaj reciproke profita kunlaboro de Filipinoj kun aliaj landoj surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. Geng diris, ke ekde la pliboniĝo de duflankaj rilatoj en 2016, la du landoj rekomencis kunlaboron en diversaj kampoj kaj faris rimarkindan progreson, alportante efektivajn profitojn al la du popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin