Personoj el latin-amerikaj politikaj kaj komercaj rondoj emfazas neinversigeblecon de multflankeco

(GMT+08:00) 2018-07-25 15:00:07     Redaktoro:Yu

La 13a pintkunveno de la Paficika Alianco fermiĝis marde en la meksika okcidenta havenurbo Vallarta post la daŭro en du tagoj. La ĉeestantoj el politikaj kaj komercaj rondoj opiniis, ke unuflankeco kaj komerca protektismo efektvigataj de Usono ne konformas al la tendenco de la monda ekonomio, kaj tutmonda multflankeco estas neinversigebla.

En kunveno fokusiĝanta pri ekonomiaj kaj komercaj perspektivoj de la Pacifika Alianco, Juan Pablo Castanon, prezidanto de la Kunordiga Komitato de Meksikaj Entreprenoj de la Pacifika Alianco, diris kun bedaŭro, ke en la lastaj jaroj en la mondo leviĝis komerca protektismo kaj pliiĝis restriktoj al libera komerco.

Meksika ministro pri koemrco Ildefonso Guajardo diris, ke profundaj ŝanĝiĝoj kaŭzitaj de Usono al la komerca kampo alportos gravajn sekvojn. Li avertis, ke omerca protektismo damaĝos emerĝantajn ekonomiojn. Guajardo opiniis, ke nun multflankeco renkontis problemojn, tamen ĉiuj landoj ankoraŭ devas sin dediĉi al plibonigo de multflanka sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin