Estas amikeco, nomata Ĉinio kaj Afriko

(GMT+08:00) 2018-07-25 18:08:38     Redaktoro:Yu

Estas tre longa distanco inter Ĉinio kaj Afriko, sed tradicia ĉina-afrika amikeco kaj komunumo kun komuna estonteco strikte kunligas ilin. Altnivelaj reciprokaj vizitoj reflektas ĉiaveteran amikecon inter la du flankoj. Nun ĉina prezidanto Xi Jinping estas en Afriko por oficiala vizito. Li jam vizitis Senegalion kaj Ruandon. Tio estas la 5a vizito de Xi en kvin jaroj.

Ĉina-afrika amikeco havas longan historion. La popoloj de Ĉinio kaj Afriko subtenis unu la alian en la lukto kontraŭ koloniismo por sia liberiĝo kaj nacia sendependeco, kaj en la lastaj jaroj afrikaj landoj ĉiam staris kune kun Ĉinio rilate teritoriajn disputojn pri la Suda Ĉina Maro kaj sekvis la politikon de unu Ĉinio. Ili firme subtenis Ĉinion pri demandoj koncernaj al ĉinaj kernaj interesoj. Samtempe, Ĉinio apelaciis por la disvolvado de Afriko sur la scenejo de la Grupo 20 kaj en aliaj internaciaj okazoj.

La kerno de ĉina-afrika amikeco estas egaleco kaj reciproka profito, disvolvado kaj kungajno. Ĉinio kaj Afriko alterne gastigas la ministran kunvenon de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en ĉiu tria jaro, kio reflektas la spiriton de egaleco kaj komuna partopreno.

Ankaŭ la afrika popolo ne forgesis, ke Ĉinio ĉiam etendis al ili la manon de helpo, kiam ili suferis malsategon aŭ epidemon. Ĉina-afrika amikeco provita de la tempo fariĝis pli firma. Nun ĉina-afrika kunlaboro malfermis novan historian kurson sub la interiĝo de la iniciato Zono kaj Vojo kaj disvovaj strategioj de afrikaj lando

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin