Ĉinio: duŝtata solvo estas sola vojo al fino de palestina-israela konflikto

(GMT+08:00) 2018-07-25 20:22:56     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al la UN Ma Zhaoxu diris marde, ke la "duŝtata solvo" estas la fundamenta maniero por solvi konfliktojn inter Palestino kaj Israelo. Li urĝis pli grandajn klopodojn por rekomenci intertraktadon.

La ĉina sendito faris la rimarkojn dum parolado en publika debato pri la mezorienta situacio, kiun okazigis la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke la palestina-israela situacio estas profunde maltrankviliga kaj fragila, kaj ke la "duŝtata solvo" estas la fundamenta maniero por solvi konfliktojn inter ili. La internacia komunumo devas sekvi la rilatajn rezoluciojn de la UN, la principon "tero kontraŭ paco" kaj la Araban Iniciaton pri Paco, kaj pliigi siajn klopodojn por rekomenci intertraktadon.

Ma diris, ke konkretaj agoj precipe devas esti prenitaj por efektivigi la rezolucion 2334 de la Sekureca Konsilio, kaj ĉesigi ĉiujn setlejajn agadojn sur la okupata palestina teritorio kaj la malkonstruadon de palestinaj domoj kaj proprietaĵoj.

Samtempe la ĉina sendito urĝis haltigi perforton kontraŭ civiluloj, preni rimedojn por renkonti unu la alian duonvoje kaj tiel krei necesajn kondiĉojn. Li ankaŭ proponis kunvoki novan internacian konferencon por frua rekomenco de intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin