Grupo de Ŝtata Konsilio enketas pri kontraŭleĝa produktado de antirabiaj vakcinoj

(GMT+08:00) 2018-07-25 21:15:50     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio lunde sendis laborgrupon al la urbo Changchun por enketi pri la kazo de kontraŭleĝa produktado de antirabiaj vakcinoj fare de la vivscienca limigita kompanio Changchun Changsheng. La registaro jam retenis ĉiujn suspektatajn vakcinojn por eviti homan uzon kaj ordonis haltigi la produktadon de vakcinoj de la kompanio. La Monda Organizo pri Sano merkrede publikigis deklaron, subtenante kaj aprezante la registaron kaj koncernajn departementojn de Ĉinio pri ilia rapida kaj travidebla reago. La deklaro diris, ke la evento estas sendube bedaŭrinda, tamen la malkovro de la kontraŭleĝa produktado dum fluga kontrolado sufiĉe pruvis, ke kontrola sistemo de superrigardaj institucioj kaj surloka kontrolado povas efike protekti sanon de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin