Malgranda bambuo feliĉigis vilaĝanojn en Chishui

(GMT+08:00) 2018-07-25 10:15:12     Redaktoro:祃璟琳

La urbo Chishui en norda Guizhou-provinco estas verda ekranego por la Janzio kaj la kovreco de arbaro en la urbo kalkuliĝas al 82,85%, okupante la unuan lokon en la provinco kaj la antaŭan lokon en la lando. En la lastaj preskaŭ 20 jaroj en Chishui, pligrandiĝis la areo de rearbarigo kaj efike pliboniĝis la ekologia medio. La bambua industrio helpis la lokon sin liberigi el malriĉeco.

Preskaŭ 200 mil lokaj kamparanoj sin riĉigis per vendado de bambuo kaj la jara produktvaloro kalkuliĝis al 640 milionoj da juanoj kaj preskaŭ 40 mil kamparanoj sin liberigis el malriĉeco dank' al la bambua industrio. En 2017 la sinteza produktvaloro de bambaro de la urbo kalkuliĝis al 6,3 miliardoj da juanoj. La verdaj montoj kaj klaraj akvoj fariĝas fonto de la feliĉo de la lokanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin