Novaĵoj (Julio 25)

(GMT+08:00) 2018-07-25 15:51:30     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio kaj Sud-Afriko konsentis daŭrigi tradician amikecon por atingi pli grandajn rezultojn en rilatoj

Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun prezidanto de japana Ĉambro de Reprezentantoj

Ĉinio kaj Sud-Afriko marde promesis daŭrigi tradician amikecon kaj antaŭenpuŝi sian ampleksan strategian partnerecon en la nova epoko.

Dum sia intertraktado, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sud-afrika paralelulo Cyril Ramaphosa konsentis plifortigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi politikan reciprokan konfidon, akceli akordigon de disvolvaj strategioj de la du landoj, antaŭenpuŝi duflankan pragmatan kunlaboron, kaj pliigi interpopolajn interŝanĝojn por pli multe profitigi la du popolojn.

Xi akcentis, ke nun rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko staras ĉe la nova deirpunkto, kaj li proponas, ke la du flankoj fokusiĝu pri la jenaj kampoj por antaŭenigi la duflankajn rilatojn:

La du flankoj devas striktigi altnivelan komunikadon, profundigi politikan konfidon, subteni unu la alian en sendependa elekto de disvolva vojo, kiu konvenas al iliaj propraj naciaj kondiĉoj. La du flankoj devas plifortigi kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. La du flankoj devas striktigi interpopolajn interŝanĝojn kaj cementi kunlaboron en ekspluatado de homaj resursoj kaj turismo. La du flankoj devas firmigi kunordigon ene de la multflankaj kadroj, inkluzive de la UN, G20, BRICS-landoj kaj BASIC-landoj, kune defendi multflankecon, oponi unuflankecon kaj protektismon, kaj akceli pli justan internacian ordon

Ramaphosa diris, ke Sud-Afriko kaj Ĉinio havas tradician amikecon, kaj senĉese disvolviĝas sudafrika-ĉinaj rilatoj, kiuj jam superas la duflankan amplekson. Li aldonis, ke Sud-Afriko kaj Ĉinio devas plu fortigi politikan reciprokan konfidon, vastigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon.

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sudafrika paralelulo Cyril Ramaphosa ĉeestis la inaŭguron de la Altnivela Dialogo inter Ĉinaj kaj Sudafrikaj Sciencistoj.

Xi diris en la parolado, ke Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas komunumo de komuna futuro kaj komunumo de interesoj de kungajna kunlaboro. Decembre de 2015 sukcese okazis la pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en Johanesburgo, kaj ke ili ĝoje vidis, ke estis bone efektivigitaj la sciencaj kunlaboraj projektoj laŭ dokumentoj atingitaj en la pintkunveno. Sub kuna klopodado de ambaŭ flankoj, estas aktive antaŭenigita la sciencteknika novigema kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. La dulandaj sciencistoj akiris monde rimarkindajn atingojn en scienco kaj tekniko, kaj riĉigis enhavon de la amplekse strategia partnereco inter la du landoj, liverante novan kreskpunkton por reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj.

Xi akcentis, ke en la kuranta septembro okazos Pekina Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, kaj sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kaj inter Ĉinio kaj Afriko vizaĝas al nova grava ŝanco. La du flankoj aktive establos novan platformon de novigo, profundigos interŝanĝojn kaj kunlaboron, fortigos interŝanĝojn inter junaj sciencistoj, aktive aliĝos al tutmonda noviga reto, fortigos malfermon kaj kunlaboron pri noviga kapablo, kaj puŝos la novigan kunlaboron inter Ĉinio kaj Sud-Afriko sekvi la mondan tendencon.

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la japana Ĉambro de Reprezentantoj Tadamori Oshima. Li diris, ke tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato pri Paco kaj Amikeco, kaj ke li esperas, ke la du flankoj bone efektivigos atingitajn konsentojn kaj antaŭenpuŝos rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio en la ĝusta direkto laŭ principoj de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj kaj la spirito "preni historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon". Li diris, ke Pekino plilarĝigos la malfermon, faciligos merkatan aliron kaj bonvenigas kompaniojn de diversaj landoj, inkluzive de Japanio, pliigi siajn investojn en Ĉinio. Li aldonis, ke la du flankoj devas bone uzi la platformon de interparlamenta interŝanĝo kaj fortigi komunikadon inter leĝdonaj instancoj por akceli komprenon, profundigi reciprokan fidon kaj firmigi la fundamenton de popola opinio por la duflankaj rilatoj.

Oshima diris, ke antaŭ nelonge ĉefministro Li faris sukcesan viziton al Japanio, kaj havis fruktodonan intertraktadon kun sia japana paralelulo Shinzo Abe por revenigi duflankajn rilatojn al la ĝusta vojo. Oshima aldonis, ke la japana flanko volas antaŭenigi la duflankajn rilatojn laŭ la principoj de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj kaj la spirito "preni historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon".

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde emfazis la valoron de kunlaboro inter Ĉinio kaj Filipinoj. Geng Shuang, proparolanto de la ministerio, diris en regula gazetara konferenco, ke kunlaboro inter la du landoj dum la lastaj du jaroj montris, ke bona najbareco estas la sola elekto servanta al la interesoj de la du landoj kaj la du popoloj.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte alte taksis kunlaboron kun Ĉinio en la batalo kontraŭ transnaciaj krimoj kaj narkotaĵa regado lunde en sia jara parolado pri la nacia stato. Li diris ankaŭ, ke plibonigo de rilatoj kun Ĉinio ne signifas, ke Filipinoj ŝancelas la promeson defendi siajn interesojn en la Suda Ĉina Maro, kaj ke Filipinoj provas solvi disputojn per duflankaj kaj multflankaj platformoj.

Geng diris, ke Ĉinio rimarkis la pozitivajn rimarkojn de Duterte pri duflankaj rilatoj kaj kunlaboro en la pasintaj du jaroj, kaj ke ekde la pliboniĝo de duflankaj rilatoj en 2016, la du landoj rekomencis kunlaboron en diversaj kampoj kaj faris rimarkindan progreson, alportante efektivajn profitojn al la du popoloj.

La 13a pintkunveno de la Paficika Alianco fermiĝis marde en la meksika okcidenta havenurbo Vallarta post la daŭro en du tagoj. La ĉeestantoj el politikaj kaj komercaj rondoj opiniis, ke unuflankeco kaj komerca protektismo efektvigataj de Usono ne konformas al la tendenco de la monda ekonomio, kaj tutmonda multflankeco estas neinversigebla.

En kunveno fokusiĝanta pri ekonomiaj kaj komercaj perspektivoj de la Pacifika Alianco, Juan Pablo Castanon, prezidanto de la Kunordiga Komitato de Meksikaj Entreprenoj de la Pacifika Alianco, diris kun bedaŭro, ke en la lastaj jaroj en la mondo leviĝis komerca protektismo kaj pliiĝis restriktoj al libera komerco.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, marde diris, ke Guterres afliktiĝis pri la perdo de vivoj kaj grava damaĝo kaŭzitaj de la rompiĝo de konstruata hidroelektra digo en la azia lando Laoso.

Dujarric diris en deklaro, ke Guterres kondolencas la familiojn de la viktimoj kaj la registaron kaj popolon de Laoso, kaj esprimas la volon de la UN liveri subtenon al la klopodoj de la lando por savado, se tio estus postulata.

Pluraj homoj probable mortis kaj kelkcent aliaj restis malaperintaj post la kolapso de la digo en la suda laosa provinco Attapeo lunde vespere.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin