Diversaj rondoj de Sud-Afriko alte taksas viziton de ĉina prezidanto

(GMT+08:00) 2018-07-26 12:49:02     Redaktoro:Selena

Diversaj rondoj de Sud-Afriko opiniis, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Sud-Afriko havas gravan signifon por profundigo de la duflankaj rilatoj kaj altigos la rilatojn al nova nivelo.

La sud-afrika prezidentejo marde diris en la socia komunikilo Twitter, ke la ŝtata vizito okazas sub la fono de plifortigo de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj rilatoj inter Sud-Afriko kaj Ĉinio kun strategia kaj historia signifo.

Khusela Diko, proparolanto de la oficejo de sud-afrika prezidento, alte taksis la plialtigon de sudafrika-ĉina partnereco al strategia partnereco kaj ĝis ampleksa strategia partnereco, dirante, ke tio estas unu el la plej altaj diplomatiaj rilatoj.

Cobus van Staden, veterana esploristo pri eksteraj politikoj, diris, ke la vizito de Xi estas grava paŝo por vastigo kaj profundigo de la duflankaj rilatoj. La du landoj kune okazigos la Pintkunvenon de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo septembre en Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin