Ĉinio urĝas Usonon sin retiri el malĝusta vojo de komercaj tarifoj

(GMT+08:00) 2018-07-26 13:56:27     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke estas "neniu gajninto en komerca milito", kaj vokis Usonon sin retiri el la malĝusta vojo kaj ne plu iri.

La registaro de Trump anoncis, ke ĝi liveros 12 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi usonajn terkulturistojn, influitajn de nunaj komercaj disputoj. Tamen, usonaj leĝdonantoj kaj terkulturistoj kritikis la planon, dirante, ke terkulturistoj volas ricevi pli da komerco ol da subvencio.

Geng diris, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj la komercaj disputoj provokitaj de Usono alportas nenion alian ol malutilon al ĉiuj. Li vokis Usonon aŭskulti la racian voĉon enlande kaj la komunan apelacion de la internacia komunumo, rekoni la situacion, kaj sin retiri el la malĝusta vojo kaj ne plu iri.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin