Ĉinio forte malkontenta pri usona leĝprojekto pri defendo

(GMT+08:00) 2018-07-26 13:58:12     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede esprimis fortan malkontenton kaj oponon al usona leĝprojekto pri defenda elspezo, kiu inkluzivas proponojn celantajn Ĉinion, kaj urĝis Usonon ne malhelpi la stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li laŭ peto komentis pri la projekto de la Usona Nacia Defenda Rajtigo por la Fiska Jaro 2019.

Laŭ raportoj, la usona Kongreso atingis kompromison pri la menciita leĝprojekto kun pluraj proponoj celantaj Ĉinion, kiuj inkluzivas plifortigon de defendaj rilatoj kun Tajvano kaj studadon de "premdevigaj agadoj" de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro.

Geng diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme oponas kontraŭ tiuj kondiĉoj, kaj jam kelkfoje postulis seriozan intertraktadon kun Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin