Xi vokas BRICS-landojn sekvi multflankecon kaj plibonigi tutmondan regadon

(GMT+08:00) 2018-07-26 17:01:48     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis BRICS-landojn sekvi multflankecon kaj plibonigi tutmondan regadon.

Xi faris la alvokon dum parolado en la komerca forumo de la 10a pintkunveno de BRICS-landoj, kiu okazas de la 25a ĝis la 27a de julio en la sud-afrika urbo Johanesburgo. Li diris: "Ni devas urĝi ĉiujn partiojn plene observi kolektive adoptitajn internaciajn regulojn kaj egale trakti ĉiujn landojn senkonsidere pri ilia grandeco."

Li ankaŭ emfazis, ke BRICS-landoj devas trakti demandojn, kiuj gravas al ĉiuj, per konsiliĝo, kaj oponi hegemonion kaj potencajn politikojn. Li alvokis BRICS-landojn akceli komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecon, aktive partopreni en mediaciaj klopodoj por solvado de geopolitikaj tiklaj demandoj.

La ĉina prezidanto akcentis: "Estas grave, ke ni firme subtenu la multflankan komercan reĝimon, antaŭenigu reformon de la tutmonda ekonomia regado kaj plialtigu la reprezentadon kaj voĉon de emerĝantaj merkatoj kaj evolulantaj landoj. Kiam novaj reguloj estas ellaboritaj pri aferoj, kiel ekzemple novigo, komerco kaj investo, kaj intelekta proprieto aŭ pri novaj kampoj, inkluzive de retspaco, ekstera spaco aŭ polusaj regionoj, ni devas certigi, ke la vidpunktoj de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj estas atentataj, iliaj interesoj kaj postuloj estas konsiderataj, kaj estas sufiĉaj ŝancoj por ilia disvolvado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin