Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia brazila paralelulo

(GMT+08:00) 2018-07-26 19:40:49     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia brazila paralelulo Michel Temer ĵaŭde en la sud-afrika urbo Johanesburgo.

Xi diris, ke la ĉina-brazilaj rilatoj bazitaj sur la principo de respekto, egaleco, reciproka profito kaj kungajno estas maturaj kaj viglaj rilatoj inter grandaj evoluantaj landoj, kaj sub la nuna situacio, Ĉinio kaj Brazilo, la du plej grandaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj sur la orienta kaj okcidenta hemisferoj, devas cementi unuiĝon kaj kunlaboron por realigi komunan disvolviĝon kaj dediĉi pozitivan energion al stabileco kaj disvolviĝo de respektivaj regionoj kaj la mondo.

Temer diris, ke la brazila-ĉina ampleksa strategia partnereco estas firma kaj reciproke profita, kaj ke la brazila flanko donas grandan gravecon al la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas profundigi duflankan kunlaboron en komerco, investado, infrastruktura konstruo kaj energio. Li aldonis, ke Brazilo kaj Ĉinio kiel grandaj evoluantaj landoj devas striktigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, akceli unuiĝon de BRICS-landoj kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin