Xi akcentis antaŭenigon de kunlaboro de BRICS-landoj en komerca forumo de BRICS-Landoj

(GMT+08:00) 2018-07-26 12:39:42     Redaktoro:祃璟琳

Merkrede en Johanesburgo ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestis la Komercan Forumon de BRICS-Landoj kaj faris gravan paroladon. Xi diris, ke por multaj emeriĝantaj landoj kaj evoluantaj landoj, la mondo estas plena de ŝancoj kaj defioj. Tiuj landoj devas akceli kunlaboron de BRICS-landoj en historia progreso kaj realigi novan salton en la dua "ora jardeko".

En sia parolado sub la titolo "Konformiĝo al la tendenco de la epoko kaj realigo de komuna disvolviĝo", Xi diris, ke la venonta jardeko estos ŝlosila por turniĝo de movforto de la monda ekonomio, por pli rapida evoluo de internacia situacio kaj proporcio de fortoj, kaj ankaŭ por profunda reformiĝo de tutmonda rega sistemo. BRICS-landoj devas adaptiĝi al la historia tendenco, kapti la disvolvan ŝancon, kune venki defiojn kaj ludi konstrueman rolon por konstrui novajn internaciajn rilatojn kaj establi komunumon kun la komuna futuro de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin