Novaĵoj (Julio 26)

(GMT+08:00) 2018-07-26 16:36:20     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto akcentis antaŭenigon de kunlaboro de BRICS-landoj; Grupo de la Ŝtata Konsilio enketas pri kontraŭleĝa produktado de antirabiaj vakcinoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Johanesburgo ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestis la Komercan Forumon de BRICS-Landoj kaj faris gravan paroladon. Xi diris, ke por multaj emeriĝantaj landoj kaj evoluantaj landoj, la mondo estas plena de ŝancoj kaj defioj. Tiuj landoj devas akceli kunlaboron de BRICS-landoj en historia progreso kaj realigi novan salton en la dua "ora jardeko".

En sia parolado sub la titolo "Konformiĝo al la tendenco de la epoko kaj realigo de komuna disvolviĝo", Xi diris, ke la venonta jardeko estos ŝlosila por turniĝo de movforto de la monda ekonomio, por pli rapida evoluo de internacia situacio kaj proporcio de fortoj, kaj ankaŭ por profunda reformiĝo de tutmonda rega sistemo. BRICS-landoj devas adaptiĝi al la historia tendenco, kapti la disvolvan ŝancon, kune venki defiojn kaj ludi konstrueman rolon por konstrui novajn internaciajn rilatojn kaj establi komunumon kun la komuna futuro de la homaro.

Diversaj rondoj de Sud-Afriko opiniis, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Sud-Afriko havas gravan signifon por profundigo de la duflankaj rilatoj kaj altigos la rilatojn al nova nivelo.

La sud-afrika prezidentejo marde diris en la socia komunikilo Twitter, ke la ŝtata vizito okazas sub la fono de plifortigo de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj rilatoj inter Sud-Afriko kaj Ĉinio kun strategia kaj historia signifo.

Khusela Diko, proparolanto de la oficejo de sud-afrika prezidento, alte taksis la plialtigon de sudafrika-ĉina partnereco al strategia partnereco kaj ĝis ampleksa strategia partnereco, dirante, ke tio estas unu el la plej altaj diplomatiaj rilatoj.

La 10a Pintkunveno de BRICS-landoj okazas de la 25a ĝis la 27a de julio en Johanesburgo. La novaĵ-agentejo Reuters montris en sia artikolo titolita "Minaco de komerca milito lanĉita de Trump atribuas novan signifon al BRICS-landoj", ke la malneta enlanda produkto de BRICS-landoj superas 17 duilionojn da usonaj dolaroj en la pasinta jaro. La kvanto estas pli granda ol tiu de la EU. Konsidere, ke la agado de Trump pri tarifoj probable estigos la tutmondan komercan militon, BRICS-landoj eble kunigos la manojn por defendi multflankecon. Fluktuo de la tutmonda komerco probable stimulos viglecon de la organizo.

Ĉifoje okcidentaj amaskomunikiloj havas ĝustan komprenon. Tio estas unuanima elekto de BRICS-landoj fronte al ŝancoj kaj defioj de la cifereca ekonomio de la kvara industria revolucio kaj al la komerca disputo provokita de Usono.

La gvidantoj de BRICS-landoj faris prelegojn en la komerca forumo, dirante, ke necesas kapti la ŝancon de la kvara industria revolucio por plifortigi komercon kaj investon ene de BRICS-landoj, antaŭenigi liberan komercon en Afriko, realigi ekonomian kreskon kaj pli multe profitigi popolojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis, ke BRICS-landoj devas firme konstrui apertan mondan ekonomion, kune oponi unuflankecon kaj protektismon, subteni liberigon de komerco kaj faciligon de investado por ke ekonomia tutmondiĝo disvolviĝu en malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita direkto.

La Ŝtata Konsilio lunde sendis laborgrupon al la urbo Changchun por enketi pri la kazo de kontraŭleĝa produktado de antirabiaj vakcinoj fare de la vivscienca limigita kompanio Changchun Changsheng. La registaro jam retenis ĉiujn suspektatajn vakcinojn por eviti homan uzon kaj ordonis haltigi la produktadon de vakcinoj en la kompanio. La Monda Organizo pri Sano merkrede publikigis deklaron, subtenante kaj aprezante la registaron kaj koncernajn departementojn de Ĉinio pri ilia rapida kaj travidebla reago. La deklaro diris, ke la evento estas sendube bedaŭrinda, tamen la malkovro de la kontraŭleĝa produktado dum fluga kontrolado sufiĉe pruvis, ke kontrola sistemo de superrigardaj institucioj kaj surloka kontrolado povas efike protekti sanon de la popolo.

Ĉinio merkrede esprimis fortan malkontenton kaj oponon al usona leĝprojekto pri defenda elspezo, kiu inkluzivas proponojn celantajn Ĉinion, kaj urĝis Usonon ne malhelpi la stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li laŭ peto komentis pri la projekto de la Usona Nacia Defenda Rajtigo por la Fiska Jaro 2019.

Laŭ raportoj, la usona Kongreso atingis kompromison pri la menciita leĝprojekto kun pluraj proponoj celantaj Ĉinion, kiuj inkluzivas plifortigon de defendaj rilatoj kun Tajvano kaj studadon de "premdevigaj agadoj" de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro. Geng diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme oponas kontraŭ tiuj kondiĉoj, kaj jam kelkfoje postulis seriozan intertraktadon kun Usono.

Proparolanto Geng diris merkrede, ke estas "neniu gajninto en komerca milito", kaj vokis Usonon sin retiri el la malĝusta vojo kaj ne plu iri.

La registaro de Trump anoncis, ke ĝi liveros 12 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi usonajn terkulturistojn, influitajn de nunaj komercaj disputoj. Tamen, usonaj leĝdonantoj kaj terkulturistoj kritikis la planon, dirante, ke terkulturistoj volas ricevi pli da komerco ol da subvencio.

Geng diris, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj la komercaj disputoj provokitaj de Usono alportas nenion alian ol malutilon al ĉiuj. Li vokis Usonon aŭskulti la racian voĉon enlande kaj la komunan apelacion de la internacia komunumo, rekoni la situacion, kaj sin retiri el la malĝusta vojo kaj ne plu iri.

Proparolanto Geng diris merkrede, ke Ĉinio volas liveri helpon kaj subtenon al Laoso post kolapso de digo lunde en la lando.

Geng faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio subtenas striktan komunikadon kun Laoso pri batalo kontraŭ la katastrofo, responde al demando koncerna al sekvoj post la kolapso de la digo. Li diris, ke Ĉinio esprimis simpation al Laoso pro la perdoj de vivoj kaj posedaĵoj, kaŭzitaj de la akcidento, kaj funebris por la mortintoj. Li esperis, ke la mankantaj homoj estos trovitaj baldaŭ, la vunditoj rapide resaniĝos, kaj homoj influitaj de la katastrofo rekomencos normalan vivon kiel eble plej frue.

Konstruata digo kolapsis lunde en la provinco Attapeu, suda Laoso, estigante torentojn da akvo verŝiĝanta de monto en sep vilaĝoj. Ĉirkaŭ 19 homoj estis konfirmitaj mortintaj kaj 49 aliaj restis malaperitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin