Xi kaj Putin interŝanĝis opiniojn pri internacia situacio

(GMT+08:00) 2018-07-27 12:00:04     Redaktoro:Selena

Xi kaj Putin interŝanĝis opiniojn pri internacia situacio

Ĵaŭde en la sud-afrika urbo Johanesburgo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin renkontiĝis kaj interŝanĝis opiniojn pri la internacia situacio.

La du ŝtatestroj faris intertraktadon kaj kune vespermanĝis en la intertempo de la 10a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la internacia situacio kaj gravaj demandoj de komuna zorgo.

La 10a Pintkunveno de BRICS-landoj okazis de merkredo ĝis vendredo sub la temo "BRICS en Afriko: Kunlaboro por Inkluziva Kresko kaj Komuna Prospero en la Kvara Industria Revolucio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin