Xi urĝis BRICS-landojn profundigi strategian partnerecon por malfermi duan "oran jardekon"

(GMT+08:00) 2018-07-27 12:45:14     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis BRICS-landojn profundigi strategian partnerecon por malfermi la duan "oran jardekon" en la 10a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo.

Sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa prezidis la pintkunvenon, kaj ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, brazila prezidento Michel Temer, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Narendra Modi.

La gvidantoj de BRICS-landoj profunde interŝanĝis opiniojn pri BRICS-kunlaboro kaj la internacia situacio de komuna zorgo sub la temo "BRICS en Afriko: Kunlaboro por Inkluziva Kresko kaj Komuna Prospero en la Kvara Industria Revolucio".

Xi faris paroladon sub la titolo "Turni Nian Vizion en Realaĵon". Xi montris la elstarajn trajtojn de la nova industria revolucio kaj prezentis iniciaton pri disvolviĝo de BRICS-kunlaboro. Li akcentis, ke BRICS-landoj devas kune labori kun aliaj landoj de la internacia komunumo por malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo, kiu ĝuas longedaŭran pacon, universlan sekurecon kaj komunan prosperon.

Ramaphosa diris, ke nun unuflankeco kaj protektismo leviĝas, kio alportas negativan influon al emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. BRICS-landoj devas plifortigi kunlaboron por defendi la ordon de multflankeco, centran pozicion de la UN kaj regulojn de la Monda Komerca Organizo.

Temer diris, ke kun similaj disvolvaj taskoj, BRICS-landoj devas fortigi unuiĝon por kune trakti nunajn riskojn kaj defiojn, akceli akordigon de disvolvaj strategioj, vastigi kunlaborajn kampojn kaj fortigi teknologian konkurencivon.

Putin diris, ke fronte al la nuna komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, BRICS-landoj devas plifortigi unuiĝon kaj kunlaboron, subteni multflankecon kaj internaciajn regulojn, kune protekti la ekonomian ordon, antaŭenpuŝi altkvalitan kaj egalan disvolvadon kaj konvene trakti tiklajn regionajn demandojn per politikaj rimedoj.

Modi diris, ke BRICS-landoj estas gravaj motoroj de la monda ekonomio. Fronte al leviĝo de protektismo kaj defioj al multflankeco, BRICS-landoj devas aktive partopreni en tutmonda regado, subteni multflankecon, akceli liberan komercon kaj akceli la tutmondiĝan disvolvadon en ĝenerale favora direkto.

La pintkunveno publikigis Johanesburgan Deklaracion, en kiu BRICS-landoj eligis klaran signon por protekti multflankecon kaj oponi protektismon. BRICS-landoj decidis starigi partnerecon de la nova industria revolucio kaj profundigi kunlaboron en ekonomio, komerco, financo, politika sekureco kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin