Ĉina speciala sendito urĝas konservi suverenecon de Sirio

(GMT+08:00) 2018-07-27 13:42:27     Redaktoro:Yu

Speciala sendito de Ĉinio por Sirio, Xie Xiaoyan, ĵaŭde ripetis la alvokojn de la ĉina registaro pri respekto kaj konservo de la unueco de Sirio.

Xie diris en gazetara konferenco en la ĉefurbo Damasko, ke la ĉina registaro ĉiam vokis konservi la teritorian integrecon de Sirio. Xie emfazis, ke Ĉinio malakceptas ajnan fragmentigon de Sirio kaj subtenas politikan solvon al la pli-ol-sepjara krizo de la lando. Li diris: "Ni ĉiam diras, ke la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Sirio devas esti respektataj kaj konservataj."

La ĉina sendito diris, ke la longedaŭra krizo en Sirio kaŭzis gravan humanan krizon, kaj la internacia komunumo devas preni pli da rimedoj por helpi Sirion. Li rimarkigis, ke la krizo rezultigis grandan detruon en Sirio por la lando kaj la popolo. Li instigis la internacian komunumon liveri pli da helpo al Sirio por ebligi ĝin venki ĉi tiun severan krizon. Li emfazis la volon de Ĉinio pri partopreno en la rekonstruo kun la internacia komunumo, aldonante, ke Ĉinio okazigis trejnan kurson pri rekonstruo por siriaj oficialuloj, komercistoj kaj fakuloj en Ŝanhajo en majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin