Ĉinio esperas glatan politikan transiron de Pakistano

(GMT+08:00) 2018-07-27 18:56:30     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris vendrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio sincere esperas, ke Pakistano glate finos politikan transiron, konservos stabilecon kaj realigos pli bonan disvolviĝon.

Geng faris la rimarkojn responde al raporto, ke Imran Khan, gvidanto de la politika partio Pakistan Tehreek-e-Insaf, anoncis ĵaŭde, ke lia partio gajnis la parlamentan elekton. En sia televida parolado, li alte taksis rilatojn inter Pakistano kaj Ĉinio, kaj akcentis, ke la nova pakistana registaro antaŭenpuŝos plu amikan komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio, akcelos konstruadon de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro, kaj lernos ĉinajn spertojn en la batalo kontraŭ korupto kaj redukto de malriĉeco.

Geng diris, ke la ĉina-pakistana ĉiavetera strategia partnereco neniam ŝanceliĝos malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de la situacio en ambaŭ landoj, kio konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin