Vendrede en la sudafrika urbo Johanesburgo okazis neoficiala kunveno por memorfesti la 10an datrevenon de la pintkunveno de BRICS-landoj. Ĝin ĉeesti ĉina prezidanto Xi Jinping, sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa, brazila prezidento Michel Temer, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Narendra Modi.
La gvidantoj pozitive taksis fruktodonajn rezultojn de BRICS-kunlaboro en la pasinta jardeko, faris proponojn pri plua kunlaboro de BRICS-landoj, kaj unuanime konsentis klopodi por krei la estontecon de inkluziva disvolviĝo kaj komuna prospero.
La ĉina prezidanto diris en sia parolado, ke la venonta jardeko estos ŝlosila por la disvolviĝo de BRICS-landoj, ĉar ili alfrontos gravajn oportunojn kaj defiojn. Li faris tri-punktan proponon pri la estonteco de BRICS-kunlaboro: Unue, la membroj devas daŭrigi BRICS-spiriton, profundigi strategian partnerecon inter si kaj fortigi komunikadon por doni plenan ludon al la rolo de BRICS en internaciaj aferoj. Due, ili devas riciĝi enhavon de pragmata kunlaboro kaj vastigi kampojn de kunlaboro. Krome, ili devas etendi BRICS-kunlaboron kaj forĝi pli vastan partnerecon por ke pli da emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj partoprenu en ĝi.