Novaĵoj (Julio 27)

(GMT+08:00) 2018-07-27 15:50:28     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto urĝis BRICS-landojn profundigi strategian partnerecon por malfermi la duan "oran jardekon"; Ĉina ambasadoro vokis Ĉinion kaj Usonon gvidi siajn rilatojn trairi necertecon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis BRICS-landojn profundigi strategian partnerecon por malfermi la duan "oran jardekon" en la 10a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo, kiun prezidis sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, kaj ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, brazila prezidento Michel Temer, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Narendra Modi, sub la temo "BRICS en Afriko: Kunlaboro por Inkluziva Kresko kaj Komuna Prospero en la Kvara Industria Revolucio".

Xi faris paroladon sub la titolo "Turni Nian Vizion en Realaĵon". Xi montris la elstarajn trajtojn de la nova industria revolucio kaj prezentis iniciaton pri disvolviĝo de BRICS-kunlaboro. Li akcentis, ke BRICS-landoj devas kune labori kun aliaj landoj de la internacia komunumo por malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo, kiu ĝuas longedaŭran pacon, universlan sekurecon kaj komunan prosperon.

Ramaphosa diris, ke nun unuflankeco kaj protektismo leviĝas, kio alportas negativan influon al emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj. BRICS-landoj devas plifortigi kunlaboron por defendi la ordon de multflankeco, centran pozicion de la UN kaj regulojn de la Monda Komerca Organizo.

Temer diris, ke kun similaj disvolvaj taskoj, BRICS-landoj devas fortigi unuiĝon por kune trakti nunajn riskojn kaj defiojn, akceli akordigon de disvolvaj strategioj, vastigi kunlaborajn kampojn kaj fortigi teknologian konkurencivon.

Putin diris, ke fronte al la nuna komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, BRICS-landoj devas plifortigi unuiĝon kaj kunlaboron, subteni multflankecon kaj internaciajn regulojn, kune protekti la ekonomian ordon, antaŭenpuŝi altkvalitan kaj egalan disvolvadon kaj konvene trakti tiklajn regionajn demandojn per politikaj rimedoj.

Modi diris, ke BRICS-landoj estas gravaj motoroj de la monda ekonomio. Fronte al leviĝo de protektismo kaj defioj al multflankeco, BRICS-landoj devas aktive partopreni en tutmonda regado, subteni multflankecon, akceli liberan komercon kaj akceli la tutmondiĝan disvolvadon en ĝenerale favora direkto.

La pintkunveno publikigis Johanesburgan Deklaracion, en kiu BRICS-landoj eligis klaran signon por protekti multflankecon kaj oponi protektismon. BRICS-landoj decidis starigi partnerecon de la nova industria revolucio kaj profundigi kunlaboron en ekonomio, komerco, financo, politika sekureco kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Ĵaŭde en la sud-afrika urbo Johanesburgo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin renkontiĝis kaj interŝanĝis opiniojn pri la internacia situacio.

La du ŝtatestroj faris intertraktadon kaj kune vespermanĝis en la intertempo de la 10a Pintkunveno de BRICS-landoj en Johanesburgo. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la internacia situacio kaj gravaj demandoj de komuna zorgo.

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris merkrede, ke Ĉinio kaj Usono ankoraŭ estas en la sama ŝipo, kaj la defio alfrontata de la du landoj estas kiel gvidi duflankajn rilatojn trairi necertecon kaj nekonatajn akvojn por la profito de la du landoj kaj la mondo.

Cui faris la rimarkojn en la dua sesio de la ĉina-usona popola dialogo, kiun okazigis Carnegie-Fondaĵo por Internacia Paco. Cui diris, ke la kunveno havas la temon Navigadi por Kompleksaj kaj Ŝanĝiĝemaj Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj la vorto "navigadi" memorigis al li la paroladon de tiama usona ministro pri financo Timothy Franz Geithner en la unua ĉina-usona strategia kaj ekonomia dialogo en 2009. Geithner uzis en la parolado la ĉinan idiomaĵon "esti en la sama boato en ŝtormo", aludante, ke Usono kaj Ĉinio estas en la sama ŝipo atakata de ventego kaj ondego. Cui diris, ke pasis jam 9 jaroj, sed la du landoj ankoraŭ alfrontas diversajn ventegojn kaj ondegojn, kaj la mondo restas nestabila kaj nesekura.

Usona prezidento Donald Trump kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker okazigis komunan gazetaran konferencon merkrede posttagmeze en la Blanka Domo, anoncante, ke ili konsentis malaltigi komercan barieron kaj mildigi komercan konflikton per intertraktado kaj haltigi aldonajn tarifojn sur respektivaj varoj.

Haltigo de komerca milito inter Usono kaj la EU estas bonveniginda, ĉar historiaj spertoj fojfoje pruvis, ke komerca milito estas eksmoda, senefika, kaj estas neniu gajninto en komerca milito. Ĉu la registaro de Trump plenumos sian promeson? Oni ankoraŭ memoras, ke antaŭ pli ol du monatoj en Vaŝingtono, Usono akordiĝis kun Ĉinio pri fino de komerca milito kaj haltigo de aldonaj tarifoj unu kontraŭ la alia. Sed dek tagojn poste, la Blanka Domo rompis sian promeson, anoncante kolekti 25-procentan tarifon de importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, kio tuj boligis la publikan opinion.

La registaro de Trump estas ŝanĝiĝema, tial la publiko certe estas pli singarda pri ĝia interkonsento kun la EU kaj prefere rigardas ĝin kiel mallongan paŭzon de komerca milito.

La hispana ĉefministrejo diris ĵaŭde, ke hispana ĉefministro Pedro Sanchez renkontiĝis kun vizitanta franca prezidento Emmanuel Macron tiutage en Madrido. Tio estis la unua oficiala vizito de Macron de post lia enoficiĝo kiel franca prezidento.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la komerca milito lanĉita de Usono kontraŭ la EU estis la grava temo en ilia diskuto. La oficiala retejo de la hispana Nacia Televido raportis, ke la EU kaj Usono konsentis mildigi komercan konflikton per intertraktado, sed Macron diris, ke li dubas pri la ebleco de komerca interkonsento inter la EU kaj Usono.

Speciala sendito de Ĉinio por Sirio, Xie Xiaoyan, ĵaŭde ripetis la alvokojn de la ĉina registaro pri respekto kaj konservo de la unueco de Sirio.

Xie diris en gazetara konferenco en la ĉefurbo Damasko, ke la ĉina registaro ĉiam vokis konservi la teritorian integrecon de Sirio. Xie emfazis, ke Ĉinio malakceptas ajnan fragmentigon de Sirio kaj subtenas politikan solvon al la pli-ol-sepjara krizo de la lando. Li diris: "Ni ĉiam diras, ke la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Sirio devas esti respektataj kaj konservataj." Li instigis la internacian komunumon liveri pli da helpo al Sirio por ebligi ĝin venki ĉi tiun severan krizon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin