Vizito de Xi Jinping estas sukcesa kaj historia

(GMT+08:00) 2018-07-29 15:21:29     Redaktoro:Pluveta

De la 19a ĝis la 29a de julio invitite de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Senegalo, Ruando kaj Sud-Afriko ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris ŝtatajn vizitojn al tiuj landoj, ĉeestis al la 10a pintkunveno de BRICS-landoj kaj vizitis al Maŭricio. Tio estas la unua vizito de Xi Jinping al eksteraj landoj en 2018. Okaze de fino de la vizito ĉina eksterlandafera ministro Wang Yi diris, ke tio estas la sukcesa kaj historia vizito por fortigi strategian kunlaboron kun evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj.

Dum la 11taga vizito Xi Jinping vizitis 5 landojn kaj 6 regionojn kaj ĉeestis al preskaŭ 60 duflankaj kaj plurflankaj aktivadoj. Ĉiuj landoj varme bonvenigis lin. La publiko en kaj ekster-landa alte atentis la viziton. Wang Yi diris, ke la vizito kreis novan nivelon kun trajadiplomatio de granda lando, malfermis la novan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj eksteraj landoj kaj sud-sudaj kunlaboroj, ekspluatis spacon de landinterna disvolviĝo kaj antaŭenpuŝis la konstruadon de homara sortkomunumo.

Wang Yi diris, ke la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estas grava partnero de Ĉinio en Mezoriento kaj estas grava subtenanto de la iniciato pri la Zono kaj la Vojo. Dum la vizito la du landoj publikigis Komunan Deklaron deklarante establiĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Tio signifas, ke la rilatoj inter la du landoj troviĝas en la antaŭaj vicoj.

Xi Jinping ĉiam alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉi-foja vizito kaŭzis novan varmondon de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.

De la lastaj landoj bone disvolviĝis la BRICS-landoj. Tiuj landoj jam fariĝis gravaj fortoj en internaciaj aferoj. Wang Yi diris, ke en la intervidiĝo Xi Jinping emfazis, ke la BRICS-landoj devas profundigi la strategian partnerecon, riĉiĝis efikajn kunlaborojn, persisti en triciklo, liberigi potencialan forton de ekonomiaj kunlaboroj, solide protekti internaciajn pacon kaj sekurecon kaj profunde ekspluati homarajn interfluojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin