Eŭropo ne kapablas akcepti usonan sojfabon rifuzitan de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-29 16:39:35     Redaktoro:Pluveta

La 25an de julio post 2-hora interparolo usona prezidento Trump kaj prezidanto de EU Jean-Claude Juncke deklaris, ke Usono kaj EU konsentis ne plu aldonos pundoganon dum interkonsiliĝa periodo. Tio signifas paŭzon de eskalado de la komerca konflikto inter Usono kaj EU.

Kvankam la gvidantoj de iuj gravaj landoj de EU rifuzis meti agrikulturon en la intertrakadon, tamen EU ankoraŭ promesis antaŭenpuŝi tion.

Tamen ĉu EU kapablas ricevi la usonan sojfabon rifuzitan de Ĉinio?

La novaĵagentejo Bloomberg donis nean respondon. La raporto dirisk, ke la eŭropa merkato estas unu el la anstataŭanto por la usonaj sojfabaj kamparanoj, tamen la aĉetkapablo ne estas tiel forta kiel tio de la ĉina merkato. Pro la komerca konlikto lanĉita de la registaro de Trump Ĉinio rifuzis importi la usonan sojfabon. Eŭropo ne kapablas multe redukti la perdon de usonaj sojfabaj kamparanoj.

La usonaj sojfabaj kamparanoj bezonas stabilan eksportan merkaton, sed ne savadan ĉekon de la registaro. La merkato de EU ne kapablas akcepti la usonan sojfabon rifuzitan de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin