Novaĵoj (Julio 30)

(GMT+08:00) 2018-07-30 16:08:20     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio aldonis du satelitojn al sia BeiDou-sistemo; Britio volas labori kune kun Ĉinio por subteni multflankan komercan sistemon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉinio dimanĉe sendis du satelitojn al la kosmo per unu sola portoraketo, enirante periodon kun senprecedence intensa ĵetado de BeiDou-satelitoj.

La portoraketo Changzheng-3B pafiĝis de Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan matene je la 9a horo kaj 48 minutoj. Tio estis la 281a misio de la portoraket-serio Changzheng.

La du novaj satelitoj estas la 33a kaj 34a de la navigad-sistemo BeiDou. Ili eniris la orbiton pli ol tri horojn post la ĵetiĝo. Post serio da provoj, ili laboros kune kun ok enorbitaj satelitoj de BeiDou-3.

La baza sistemo kun 18 enorbitaj satelitoj de BeiDou-3 formiĝos en la fino de tiu ĉi jaro kaj servos al landoj partoprenantaj en la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo. La sistemo BeiDou, nomata per la ĉina termino pri la Granda Ĉerpilo, komencis servi al Ĉinio en 2000 kaj al la azi-pacifika regiono en 2012. Ĝi estos la 4a tutmonda navigada satelitsistemo post la usona sistemo GPS, la rusa GLONASS kaj la Galileo de la Eŭropa Unio.

Gazetara konferenco okaze de la 100a tago retrokalkule antaŭ la 1a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio informis, ke pli ol 2 800 entreprenoj el pli ol 130 landoj konfirmis sian partoprenon en la ekspozicio, kaj 80 landoj kaj 3 internaciaj organizoj konfirmis sian aliĝon.

Ĉina vicministro pri komerco Wang Bingnan diris, ke la importa ekspozicio estas dividita en du partojn, nome komerca ekspozicio de firmaoj kaj nacia ampleksa ekspozicio de komerco kaj investado. Laŭ unuaj statistikoj, la aliĝintaj firmaoj alportos pli ol 100 novajn produktojn kaj teknologiojn, montrante la plej novajn kaj plej reprezentantajn produktojn kaj servojn. Ĝis nun pli ol 70 landoj konfirmis siajn enhavojn montrotajn en la ekspozicio.

Estas menciinde, ke en la ekspozicio estos starigita la ĉina pavilono, kiu montros la pozitivan rolon de importado en la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Brita amasadoro al Ĉinio Barbara Janet Woodward diris dum intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj lastatempe en Pekino, ke Britio kiel firma defendanto de multflanka sistemo volas labori kune kun la ĉina flanko por subteni multflankecon kaj akceli komercan liberigon.

Woodward diris, ke fronte al oftiĝantaj komercaj konfliktoj, Britio volas labori kune kun Ĉinio por certigi efikan rolon de la Monda Organizo pri Komerco en la komerca disput-trakta mekanismo. Ŝi aldonis, ke nun kiel membro de la Eŭropa Unio, Britio ĝojas vidi kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU en reformo de la Monda Organizo pri Komerco por plibonigo de la organizo.

Woodward aldonis, ke Britio kaj Ĉinio subtenas striktajn rilatojn en komerco kaj investado, kaj Britio bonvenigas la rimedojn de Ĉinio por pli larĝa malfermo de la merkato kaj ĝojas vidi la ŝanhaja-londonan biloborsan konekton. Ŝi diris, ke Britio sendos altnivelan delegacion al la 1a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu malfermiĝos novembre en Ŝanhajo.

Malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad dimanĉe diris al Guo Yezhou, vizitanta altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ke Malajzio rigardas plu Ĉinion kiel bonan amikon kaj bonan partneron.

Mahathir diris, ke la malajzia registaro volas profundigi tradician amikecon kun Ĉinio, plifortigi interŝanĝojn inter la regantaj partioj kaj pligrandigi pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Li aldonis, ke li atendas sian baldaŭan oficialan viziton al Ĉinio.

Guo, vicprezidanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Malajzio, plibonigos la tradician amikecon kaj striktigos interŝanĝojn inter la regantaj partioj por akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

La Siria Demokratia Komitato, politika organo sub la Siria Demokratia Armeo, kiu estas gvidata de la kurdaj armitaj fortoj, sabate publikigis deklaron, dirante, ke la organo jam konsentis fondi komisionon pri intertraktado kun la siria registaro por prepari intertraktadon inter la du flankoj.

La Siria Demokratia Armeo estas opozicia forto gvidata de la armitaj fortoj Popolaj Protektaj Trupoj sub la partio Kurda Demokratia Unio. Ĝi okupas la plejparton de teritorio en norda kaj orienta Sirio. Laŭ raporto, delegacio de la Siria Demokratia Komitato dialogis kun reprezentantoj de la siria registaro en Damasko en la 26a de julio. Tio estis la unua publika dialogo inter la du flankoj pri regionoj okupataj de kurdoj en norda kaj orienta Sirio. La Siria Demokratia Komitato diris en deklaro, ke la du flankoj konsentis ellabori vojmapon por konstrui demokratian kaj potenc-dividan Sirion.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris dimanĉe, ke la irananoj povas trapasi la nunan ŝlosilan periodon antaŭ la renovigitaj usonaj sankcioj.

La novaĵ-televido raportis, ke Zarif diris, ke Vaŝingtono estas mania pri sankcioj, kaj retrorigardo al la historio de usonaj eksterlandaj rilatoj montras, ke ĉi tiu lando efektivigis la plej severajn sankciojn kontraŭ la plimulto de landoj.

Li diris, ke ili povas turni la premon en pliigon de nacia produkto kaj ne-petrola eksportado, kaj montri al la usonanoj, ke ili devas forlasi sian manieron de sankcio.

Usonaj sankcioj kontraŭ Irano rekomenciĝos en aŭgusto kaj novembro. Tio estas agado de Usono post retiro el la irana nuklea interkonsento en la 8a de majo. La unua parto de la sankcioj rekomenciĝos en la 6a de aŭgusto. Ĉi tiuj sankcioj tuŝas la aŭtomobilan sektoron de Irano, komercon pri oro, kaj aliajn ŝlosilajn metalojn. La ceteraj sankcioj estos revalidigitaj en la 4a de novembro. Ili celas la energian sektoron kaj petrol-rilatajn negocojn de Irano, kaj transakciojn kun la Centra Banko de Irano.

Provinca oficialulo diris dimanĉe, ke 9 homoj estis konfirmitaj mortintaj, kaj 122 aliaj restas mankantaj post disfalo de digo, kiu estigis inundon en suda Laoso en la 23a de julio.

Minaphone Saisomphu, vicsekretario de partia komitato de la provinco Attapeu, vickomandanto de la savado, konfirmis la nombron de mortintoj al amaskomunikiloj en gazetara konferenco dimanĉe. Laŭ ŝi, unu kadavro estis trovita dimanĉe, tial la nombro kreskis ĝis 9.

Minaphone diris al la novaĵ-agentejo Xinhua antaŭe, ke la "mankantaj" signifas, ke ĉi tiuj homoj estis forportitaj de inundoj kaj la nombro estis bazita sur la raportoj de lokaj vilaĝoj.

La disfalo de la konstruata hidroelektra digo kaŭzis inundon en pluraj vilaĝoj de la distrikto Sanamxsay.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin