Ĉinio aldonis du satelitojn al BeiDou-sistemo

(GMT+08:00) 2018-07-30 10:55:24     Redaktoro:Yu

Ĉinio dimanĉe sendis du satelitojn al la kosmo per unu sola portoraketo, enirante periodon kun senprecedence intensa ĵetado de BeiDou-satelitoj.

La portoraketo Changzheng-3B pafiĝis de Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan matene je la 9a horo kaj 48 minutoj. Tio estis la 281a misio de la portoraket-serio Changzheng.

La du novaj satelitoj estas la 33a kaj 34a de la navigad-sistemo BeiDou. Ili eniris la orbiton pli ol tri horojn post la ĵetiĝo. Post serio da provoj, ili laboros kune kun ok enorbitaj satelitoj de BeiDou-3.

La baza sistemo kun 18 enorbitaj satelitoj de BeiDou-3 formiĝos en la fino de tiu ĉi jaro kaj servos al landoj partoprenantaj en la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo.

La sistemo BeiDou, nomata per la ĉina termino pri la Granda Ĉerpilo, komencis servi al Ĉinio en 2000 kaj al la azi-pacifika regiono en 2012. Ĝi estos la 4a tutmonda navigada satelitsistemo post la usona sistemo GPS, la rusa GLONASS kaj la Galileo de la Eŭropa Unio.

La satelitoj kaj la raketo por la dimanĉa ĵeto estis ekspluitaj de la Ĉina Akademio de Kosma Teknologio kaj Ĉina Akademio de Portraketa Teknologio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin