Ministro pri eksterlandaj aferoj: Irano povas trapasi usonajn sankciojn

(GMT+08:00) 2018-07-30 11:25:02     Redaktoro:Yu

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris dimanĉe, ke la irananoj povas trapasi la nunan ŝlosilan periodon antaŭ la renovigitaj usonaj sankcioj.

La novaĵ-televido raportis, ke Zarif diris, ke Vaŝingtono estas mania pri sankcioj, kaj retrorigardo al la historio de usonaj eksterlandaj rilatoj montras, ke ĉi tiu lando efektivigis la plej severajn sankciojn kontraŭ la plimulto de landoj.

Li diris, ke ili povas turni la premon en pliigon de nacia produkto kaj ne-petrola eksportado, kaj montri al la usonanoj, ke ili devas forlasi sian manieron de sankcio.

Usonaj sankcioj kontraŭ Irano rekomenciĝos en aŭgusto kaj novembro. Tio estas agado de Usono post retiro el la irana nuklea interkonsento en la 8a de majo.

La unua parto de la sankcioj rekomenciĝos en la 6a de aŭgusto. Ĉi tiuj sankcioj tuŝas la aŭtomobilan sektoron de Irano, komercon pri oro, kaj aliajn ŝlosilajn metalojn

La ceteraj sankcioj estos revalidigitaj en la 4a de novembro. Ili celas la energian sektoron kaj petrol-rilatajn negocojn de Irano, kaj transakciojn kun la Centra Banko de Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin