Inaŭguriĝis la 103a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono

(GMT+08:00) 2018-07-30 11:02:19     Redaktoro:Pluveta

 


Dimanĉe matene laŭ la loka tempo, solene inaŭguriĝis la 103a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, Portugalio. Al ĝi ĉeestas pli ol 1200 esperantistoj el 73 landoj. Prezidanto de Universala Esperanto Asocio Mark Fettes prezidis la inaŭguron kaj faris paroladon.

La ĉeftemo de ĉi-foja UK estas: "Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?" Ĉeestantoj diskutos pri la ĉeftemo dum la 7-taga kongreso.

Ĉiujare Universala Kongreso de Esperanto okazas en malsama lando kaj diskutas pri diversaj temoj. Ĝi estas la plej grava evento por tutmondaj esperantistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin