Wang Yi: unuflankeco kaj ekonomia hegemonio estas neakcepteblaj

(GMT+08:00) 2018-07-31 11:37:41     Redaktoro:Selena

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt lunde renkontiĝis kun raportistoj post kunprezido de la 9a ĉina-brita strategia dialogo. Wang eksplikis starpunkton pri komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris, ke la internacia komunumo jam atingis konsenton pri libera komerco, kiu ankaŭ estas nerezistebla historia tendenco. Ĉinio ĉiam subtenas liberkomercan sistemon. Tiu, kiu serĉas unuflankecon, estos izolita. Wang menciis, ke li kaj Hunt jam akordiĝis pri tio, ke Ĉinio laboros kune kun Britio kaj la internacia komunumo por plu protekti multflankecon kaj defendi tutmondan liberkomercan sistemon kaj regulojn de la Monda Organizo pri Komerco.

Wang akcentis, ke Ĉinio ne devas porti la ĉefan respondecon pri malekvilibro de duflanka komerco kun Usono. Komerco estas memvola ago en merkato, kaj komerca strukturo estas natura rezulto de internacia divido de laboroj. La malekvilibro estas kaŭzita ankaŭ de la pozicio de usona dolaro kiel internacia valuto, malalta procento de mondepono en Usono kaj granda konsumado kaj limigoj al eksportado de progresintaj teknologiaj produktoj. Tial estas Usono, kiu devas esti respondeca pri la malekvilibro.

Wang diris, ke ĉijare Ĉinio kaj Usono kelkfoje konsiliĝis pri la komerca demando kaj atingis gravajn konsentojn. Bedaŭrinde, Usono ne plenumis siajn promesojn pri efektivigo de tiuj konsentoj, nek iris vidalvide kun Ĉinio. Reformo kaj pordmalfermo estas fiksitaj politikoj de Ĉinio, kaj Ĉinio ĉiam restas firma pri solvado de komerca disputo per dialogo, sed ne per konflikto. Tio estas konsekvenca starpunkto de Ĉinio kaj ankaŭ ĝusta rimedo por solvado de la demando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin