La kultura heredaĵo de Esperanto – prelego de Mireille Grosjean, prez. de ILEI

(GMT+08:00) 2018-08-14 10:43:18     Redaktoro:Ĝoja

Jen la raporto de Mireille Grosjean

256 aliĝoj en la 51-a Kongreso de ILEI

Certe la kultura riĉeco de la gastiganta urbo Madrido helpis por atingi tiun rezulton. Certe la komuna organizo de du Kongresoj, tiu de Hispana Esperanto-Federacio kaj tiu de ILEI helpis por atingi tiun rezulton.

Pluraj ekskursoj jam okazis kaj ebligis al la partoprenantoj malkovri la urbon kaj la ĉirkauaĵon.

Jam brilaj programeroj okazis. La frandvespero sabate vespere ebligis gustumadon de plej multe da bongustaj kaj ekzotaj manĝaĵoj. Sekvis koncerto de « Kaj Tiel Plu », kataluna ensemblo el kvin muzikistoj, kiuj ĉiuj elstaras en sia praktiko: fluto, violono, gitaro, kantado,frapinstumentoj, kaj kiuj kune brilas kreante viglan tradician gajan muzikon.

Dimanĉe estas kutima labortago kun diversaj prelegoj. Je la 16-a horo komenciĝis Lingva Festivalo, organizita de Dennis Keefe kaj de Irina Goncharova. Niaj partoprenantoj povis malkovri tridekon da lingvoj en bone organizita temposkemo.

Lunde matene okazis la solena malfermo. Partoprenis la vic-urbestrino de nia madrida distrikto. Nome de la universitato venis la vic-rektorino. Ĉio estis bonege kaj zorgeme organizita fare de Profesoro Manuel Pancorbo, membro de LKK. En gaja etoso tiuj gravuloj salutis kaj malfermis la Kongreson per tre pozitivaj vortoj. Fine ili ricevis diversajn librojn pri nia lingvo. Sekvis la enkonduka prelego de la prezidantino Mireille Grosjean, kiu traktis la kongresan temon « la kultura heredaĵo de Esperanto ». Kiam partoprenantoj venas el 33 landoj, la landaj salutoj brilis, pluraj salutantoj surhavis sian nacian kostumon.

Lunde posttagmeze okazis la unua kunsido de la Komitato de ILEI. La kvorumo estis atingita, la komitatanoj povis valide voĉdoni kaj decidi. Inter la decidoj ni citu la nomumadon kiel Honora Membro de Prof Ron Glossop kaj de Prof Duncan Charters. Plie la Komitato aprobis la jarraporton kaj la jarfinan bilancon, tiel la Estraro estas malŝarĝita de tiu respondeco. Notindas, ke kreiĝis du pliaj sekcioj, kiujn la Komitato ĝoje kaj aplaude aprobis : Armenio kaj Senegalo. Tiel ILEI havas nun 43 sekciojn.

La lunda tago 23-a de julio finiĝis per brila nacia vespero, dum kiu ni povis malkovri la mirinde belan tenoran voĉon de Miguel Fernandez, kun tre bela ensemblo el 11 gitaroj. Sekvis spektaklo de danco « Flamenco ».

Okazis kunveno de la hispana ILEI-sekcio kun la sekciestro de la Kataluna ILEI-sekcio kaj la prezidanto de ILEI. Okazis analizoj kaj konstatoj, aŭdiĝis sugestoj kaj novaj ideoj en serena etoso.

Komencantoj havas la okazon frekventi kurson pri Esperanto ; la salono por ili plenas.

Okazis la unua parto de la 49-a AMO-seminario.

Okazis duhora debato pri la nuna stato de nia revuo « Juna Amiko » kaj la eblaj plibonigoj.

Danke al la ĉeesto de D-ino Katalin Kovats la Eo-Instruista Trejnado (EIT) povis komenciĝi. Ekzamenoj okazis marde.

La 24-an de julio okazis elektoj dum la komitatkunsido en Madrido.

Elektiĝis

Prezidanto Mireille Grosjean

Sekretario Elena Nadikova

Kasisto William Harris

Plie elektiĝis en la estraro

Karine Arakeljan, nova

Ivan Colling

Yuro Jung, « Unika », nova.

Radojica Petrovic

La jarraporto pri 2018 kaj la financa raporto pri la sama jaro estis aprobitaj.

La buĝeto por 2019 estis aprobita.

Kreiĝis laborgrupo por esplori pri la merkatika aspekto de niaj du revuoj Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna Amiko (JA). Ĝi konsistas el nia kasisto William Harris, Karine Arakeljan, Didier Janot kaj niaj du redaktoroj, Jozefo Nemeth (IPR) kaj Stano Marcek (JA). Fakto estas, ke la eldono de niaj du revuoj, kune kun deficito de kongresoj, kaŭzas deficiton por la Ligo. Do la laborgrupo devos esplori pri solvoj.

La surlokaj membroj de la nova Estraro jam kunvenis marde posttagmeze dum unu horo, kune kun Karina Oliveira, kiu pretas labori por ILEI laŭ siaj kapabloj kaj ebloj. Organizaj aspektoj de la laboro de ekzekutivo estis prezentitaj fare de la prezidanto.

Okazis ekzamenoj, provlecionoj, por du kandidatoj de EO-Instruista Trejnado (EIT) sub la gvidado de D-ino Katalin Kovats.

Marde vespere okazis bela koncerto de la duopo KAJTO.

Merkrede estis ekskursa tago.

Raportas Mireille Grosjean


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin