Yang Jiechi renkontiĝis kun Jeremy Hunt

(GMT+08:00) 2018-07-31 12:52:54     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Pekino, Yang Jiechi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio renkontiĝis kun Jeremy Hunt, brita ministro pri eksterlandaj aferoj.

Yang diris, ke kiam ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun brita ĉefministro Teresa May, la du flankoj promesis aldoni novan enhavon al kunlaboro de la duflankaj rilatoj en la Ora Epoko, kaj klare montris disvolvan direkton de la duflankaj rilatoj. La du flankoj devas efektivigi atingitajn gravajn konsentojn de la gvidantoj, profundigi strategian komunukadon, altigi politikan interfidon, plivastigi kunlaboron, akceli malferman, inkluzivan, ĝenerale favoran, ekvilibran kaj kungajnan ekonomian tutmondiĝon, kaj enigi pli multajn fortojn por plua disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Hunt diris, ke Britio volas kune labori kun Ĉinio akceli daŭripovan disvolviĝon de la Ora Epoko de brita-ĉinaj rilatoj, kaj konservi multflankecon kaj internacian ordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin