Novaĵoj (Julio 31)

(GMT+08:00) 2018-07-31 17:39:42     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31-a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro renkontiĝis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj; ĉina ŝtatkonsilanto akcentis, ke unuflankeco kaj komerca hegemonio estas neakcepteblaj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt, kiu estis en Ĉinio por la 9a ĉina-brita strategia dialogo.

Li pozitive taksis progreson de ĉina-brita kunlaboro en diversaj kampoj, dirante, ke la sukcesa vizito de prezidanto Xi Jinping al Britio en 2015 puŝis la duflankajn rilatojn al nova nivelo. Li diris, ke sub la nuna situacio, Ĉinio kaj Britio kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj ĉefaj ekonomioj de la mondo havas respondecon protekti internacian ordon kaj internacian sistemon kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN ĉe la kerno kaj la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, kaj devas kunigi la manojn por subteni multflankecon, protekti apertan mondan ekonomion kaj aldoni stabiligan forton al la mondo.

Hunt diris, ke en la pasintaj jaroj rapide disvolviĝis la brita-ĉinaj rilatoj, kaj nun estas amplekse malfermata la "ora epoko" de la duflankaj rilatoj, kaj duflanka kunlaboro estas promesplena. Li aldonis, ke Britio kaj Ĉinio devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon, kune persisti en multflankeco kaj libera komerco kaj protekti internacian ordon bazitan sur reguloj.

Lastatempe Usono unuflanke kritikis Ĉinion pri manipulado de la kurzo de juano. Responde al tio, Maurice Obstfeld, ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso, diris al usonaj amaskomunikiloj, ke ili havas neniun ateston de manipulado de kurzo fare de Ĉinio.

La usona akuzo pri manipulado de kurzo kontraŭ Ĉinio estas malaktuala kaj senbaza kaj agas kontraŭ la direkto de la reformo de juana kurzo. Kiel proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, la kurzo de juano estas decidita de la merkato laŭ proponado kaj postulado, kaj Ĉinio ne intencas stimuli la eksportadon per konkurenca devaluto.

Analizistoj montris, ke Ĉinio ne bezonas stimuli la eksportadon per manipulado de la kurzo pri jenaj kialoj:

Unue, la enlanda konsumado fariĝis la forto dominanta la ekonomian kreskon de Ĉinio. En la unua duono de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 6,8%, kaj la kontribuo de konsumado al la ekonomia kresko atingis 78,5%, dum tiu de la neta eksportado estis nula, kio montris reduktiĝon de la ekonomia dependo sur la eksportado. Due, pli larĝa malfermo fariĝis firma apogo de juanaj aktivoj. La ĉina financa merkato donas pli grandan profiton ol la usona kaj eŭropa merkatoj kaj havas pli grandan potencialon. Kun profundigo de la malfermo al la ekstero kaj la internaciigo de juano, juanaj aktivoj estas pli multe preferataj de fremdlandaj institucioj. Krome, devaluto de juano havas pli da perdoj ol da profitoj. Ĉi-jare Ĉinio lanĉis serion da rimedoj por pli larĝa malfermo al la ekstero kaj grandigo de la eksportado. Se Ĉinio nun devalutigas juanon, la kosto de la eksportado multe pliiĝos.

La lastatempa fluktuado de juano rilatis kun pliiĝo de la emocio pri evito de riskoj. Komerca protektismo de la registaro de Trump ekscitis la tutmondan emocion pri evito de riskoj, influante la tutan merkaton de devizoj. Tial la lastatempa fluktuado de juano rezultis el la emociiĝo de la merkato.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt lunde renkontiĝis kun raportistoj post kunprezido de la 9a ĉina-brita strategia dialogo. Wang eksplikis starpunkton pri komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris, ke la internacia komunumo jam atingis konsenton pri libera komerco, kiu ankaŭ estas nerezistebla historia tendenco. Ĉinio ĉiam subtenas liberkomercan sistemon. Tiu, kiu serĉas unuflankecon, estos izolita. Wang menciis, ke li kaj Hunt jam akordiĝis pri tio, ke Ĉinio laboros kune kun Britio kaj la internacia komunumo por plu protekti multflankecon kaj defendi tutmondan liberkomercan sistemon kaj regulojn de la Monda Organizo pri Komerco.

Wang akcentis, ke Ĉinio ne devas porti la ĉefan respondecon pri malekvilibro de duflanka komerco kun Usono. Komerco estas memvola ago en merkato, kaj komerca strukturo estas natura rezulto de internacia divido de laboroj. La malekvilibro estas kaŭzita ankaŭ de la pozicio de usona dolaro kiel internacia valuto, malalta procento de mondepono en Usono kaj granda konsumado kaj limigoj al eksportado de progresintaj teknologiaj produktoj. Tial estas Usono, kiu devas esti respondeca pri la malekvilibro.

Wang diris, ke ĉi-jare Ĉinio kaj Usono kelkfoje konsiliĝis pri la komerca demando kaj atingis gravajn konsentojn. Bedaŭrinde, Usono ne plenumis siajn promesojn pri efektivigo de tiuj konsentoj, nek iris vidalvide kun Ĉinio. Reformo kaj pordmalfermo estas fiksitaj politikoj de Ĉinio, kaj Ĉinio ĉiam restas firma pri solvado de komerca disputo per dialogo, sed ne per konflikto. Tio estas konsekvenca starpunkto de Ĉinio kaj ankaŭ ĝusta rimedo por solvado de la demando.

Ĉinio marde ĵetis Gaofen-11, optikan telesensan sateliton. Ĝi estas parto de la altdifina terobserva projekto de la lando.

La satelito Gaofen-11 estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-4B je la 11a horo antaŭtagmeze laŭ pekina tempo de la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda provinco Shanxi. Tio estis la 282a flugmisio de la portoraket-serio Changzheng. La satelito povas esti uzata por tera esploro, urba planado, vojreta desegnado, agrikulturo kaj mildigo de katastrofoj. Ĝiaj datumoj estos uzataj ankaŭ por la iniciato Zono kaj Vojo.

Alexander Lavrentyev, speciala sendito de rusa prezidento pri Sirio, diris lunde, ke helpi al siriaj rifuĝintoj reveni al la hejmloko konformas al interesoj de ĉiuj partioj.

Tiutage en la rusa urbo Soĉio komenciĝis la nova pacintertraktado pri Sirio. kiu daŭros eble du tagojn. Lavrentyev diris, ke la hejmenreveno de siriaj rifuĝintoj devas esti memvola kaj ne devas esti malhelpita. Li aldonis, ke helpi siriajn rifuĝintojn kaj krei kondiĉojn por ilia reveno al la hejmloko konformas al interesoj de ĉiuj partioj, inkluzive de eŭropaj landoj.

Imran Khan, prezidanto de la partio Pakistan Tehrik-i-Insaf, promesis doni firman subtenon al la ideo pri kunlaboro kadre de la iniciato Zono kaj Vojo kaj al la konstruado de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro, kiam li renkontiĝis kun ĉina ambasadoro al Pakistano Yao Jing lunde en Islamabado.

Imran Khan diris, ke disvolvado de amikeco kun Ĉinio estas tutlanda konsento de Pakistano, kaj Pakistan Tehrik-i-Insaf atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio kaj profunde admiras la atingojn de Ĉinio en disvolvado. Li aldonis, ke lia partio lernos spertojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ korupto, redukto de malriĉeco, mediprotekto kaj urba konstruado por profitigi la pakistanan popolon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin